Neĝofalo en Moskvo superis duonjarcentan rekordon

Sabato, la 13-a de februaro 2021

La neĝoŝtormo, kiu falegis sur Moskvon je la 12-a de februaro, superis la 24-horan rekordon por tiu tago, kiu estis starigita en la jaro 1973. En la urbo falis 9 cm da precipitaĵo, kio konsistigas unu kvaronon de la monata mezumo.

Oni raportas, ke la veteraĉo je 17:00 paralizis la urbajn ŝoseojn, kaj la trafikdenso sur la stratoj atingis la maksimumajn 10 poentojn je la trafika skalo. Pro multo da senmovigitaj kamionoj oni estis devigita fermi la Trian transportan ringon en la regiono de la Novoĵira ŝosea vojponto, laŭ raportaĵo de la novaĵagentejo Interfaks [Интерфакс].

En la vespero oni encirkuligis 180 pliajn veturilojn de publika transportado por plifaciligi la trafikan intensecon.

La precipitaĵoj fine ĉesiĝos la vesperon de la 14-a de februaro. Laŭ diversaj kalkuloj, la kvanto da akumuliĝinta neĝo en Moskvo dum la tri tagoj sumos je 25 cm ĝis 35 cm.

Antaŭ la komenco de la neĝofalado la moskvaj aŭtoritatoj anoncis, ke oni bezonos ok tagojn por senobstakligi la urbon.

Fontoj