Norvega atleto gajnis la oran medalon ĉe la Atletika Monda Ĉampioneco en Dohao

Merkredo, la 2-a de oktobro 2019

Warholm ĉe la Atletika Eŭropa Ĉampioneco, 2018
Foto: Erik van Leeuwen

La 30-an de septembro 2019, Karsten Warholm de Norvegujo gajnis la oran medalon je la 400-metra barierokurado ĉe la Atletika Monda Ĉampioneco de la Internacia Asocio de Atletikaj Federacioj (IAAF) en Dohao, la ĉefurbo de Kataro. Li sukcese defendis sian 2017-an titolon, kiun li gajnis en Londono, Britujo. La Atletika Monda Ĉampioneco okazas ĉiun duan jaron.

Warholm, kiu havas 23 jarojn, gajnis la oron kun kurtempo de 47,42 sekundoj. La arĝentan medalon gajnis Rai Benjamin de Usono, kiu kuris je 47,66 sekundoj. Abderrahman Samba de Kataro gajnis la bronzan medalon kun tempo de 48,03 sekundoj.

Warholm aldiris BBC Sport: «Tiu ĉi estas tre malfacila kuro. Mi efektive sentis, ke mia koro ĉesus [...] Mi pensis, ‹Mi mortos, sed tio estos peninda› ». Li ankaŭ komentis pri la estonteco: «Estas nur la komenco kaj mi estas tre bonŝanca por gajni [...] Estas meritite sed en la estonteco tiuj ĉi uloj estos pli malfacile venkotaj. Morgaŭ mi devos ellitiĝi kaj labori ankaŭ. Tio estas kion mi ŝatas.»

Antaŭ tiu ĉi jaro, Warholm metis personan plej bonan tempon de 46,92 sekundoj en la 400-metra barierokurado, la dua plej rapida tempo en la rekordoj de la evento. La mondrekordo estas 46,78 sekundoj de Kevin Young. Tiu ĉi rekordo staras de 1992.

Fontoj

  Ĉi tio estas plena aŭ parta traduko de la artikolo Norway's Warholm wins gold in 400 m hurdles at World Championships in Doha, el angla Vikinovaĵoj (publikigita laŭ la permesilo Atribuite 2.5 Ĝenerala de Creative Commons).