Novaĵoj por la 17-a ĝis la 23-a de majo

Sabato, la 23-a de majo 2020


Donald Trump minacas la Mondan Organizaĵon pri Sano redakti

Meze de la pandemio kiu pereigis pli ol 333 000 homojn tra la mondo, laŭ takso de la usona universitato John Hopkins je la 22-a de majo, la usona prezidanto malkaŝe lanĉis tridek-tagan ultimaton, la 18-an de majo, al la Monda Organizaĵo pri Sano. Per letero sendita al la ĝenerala direktoro de la MOS, Tedros Adhanom Ghebreyesus, Donald Trump minacis ĉesigi por ĉiam la usonan monkontribuon (de 506 milionoj da eŭroj) kaj ĝian aliĝon al tiu organizo se ĝi ne faros internan reordigon. Li akuzis tiun internacian organizon pri troa indulgemo al Ĉinio kaj pri malbona regado de la krizo de Kovim-19. La usona prezidanto antaŭe jam faris tiajn minacojn je la mezo de aprilo. Se la minacoj realiĝos, la MOS perdos sian plej gravan subtenanton.

Latinameriko alfrontas grandan kreskon de infektiĝoj redakti

En Brazilo, malgraŭ pli ol 20 000 mortoj kaj 310 000 infektiĝoj, vendredon la 22-an de majo, la prezidanto Jair Bolsonaro daŭre malemfazis la gravecon de la viruso kaj kontraŭis la ideon de trudizoliĝo. Severe mankas al tiu lando materiaj kaj homaj rimedoj, kaj ĝi devas reagi al la krizo per la konstruado de portempaj tombejoj. Oni spertis fortan kreskon de mortoj kaj de infektiĝoj en Ĉilio (57 780 kazoj kaj 589 mortintoj), en Kolombio (18 330 kazoj kaj 652 mortintoj) kaj en Nikaragvo (279 kazoj kaj 17 mortintoj), kiun la Tutamerika Organizaĵo pri Sano akuzas pri malĝusta taksado de la nombro da kazoj.

Manifestacioj kontraŭ la trudita enhejmiĝo redakti

Tra la mondo, oni faras kunvenojn por manifestacii kontraŭ la izoliĝaj rimedoj celantaj bremsi la disvastiĝon de Kovim-19. En Germanio, multaj miloj da homoj manifestaciis, sabaton la 18-an de majo, same kiel ĉiun semajnfinon de post la komenco de aprilo. En Brazilo, tiuj ĉi manifestacioj estas oftaj kaj subtenataj de la ŝtatestro Jair Bolsonaro, kiu mem plurfoje ĉeestis inter la manifestaciantoj. En Usono, kie manifestacioj okazas ekde la komenco de la tutlanda fermiĝo, iuj manifestaciantoj estas armitaj. De Svislando al Hispanio ĝis Pollando, tiuj unuatempe spontanaj manifestacioj iom kreskis, sed ili restas relative malgrandaj.

La Monda Organizaĵo pri Sano favoras universan aliron al kronvirusaj kuraciloj redakti

Mardon, la 19-an de majo, la 194 membroŝtatoj de la MOS faris deklaracion kiu petas ke la ŝtatoj havigu al la tuta mondo la kuracilojn (kaj eventualan vakcinon) kontraŭ la kronviruso. Vaŝingtono ne partoprenis en tiu rezolucio, sed ĝi ne kontraŭis la voĉdonon malgraŭ la minacoj de Donald Trump retiri Usonon el la MOS. Krome, la deklaracio petas sendependan esplortaksadon pri la MOS kaj ties regado de la kronvirusa krizo.

Interkonsento inter Berlino kaj Parizo pri ekonomia restarigo redakti

La germana kancelierino Angela Merkel kaj la franca prezidanto Emmanuel Macron interkonsentis, lundon la 18-an de majo, eŭropan agadplanon je 500 miliardoj da eŭroj por restarigi la eŭropan ekonomion kaj alfronti la sekvojn de la krizo de Kovim-19. Tiuj du reprezantantoj nomis la akordon «spezkapitalo ambicia, portempa kaj laŭcela». Per monpruntoj al la merkatoj «nome de la Eŭropa Unio» kaj per precizaj elspezoj, tiu plano ĉefe celas la plej trafitajn landojn. Por certaj ekonomioj, «ne temas pri monpruntoj sed pri monprovizoj», certigis Emmanuel Macron. Oni ankaŭ proponis komunan strategion pri sanitara suvereneco, kun interalie komunaj stokoj de farmaciaj provizoj por la tuta eŭropunia membraro.

La Unuiĝintaj Nacioj avertas pri ekstrema malriĉeco en Afriko redakti

Per komunikaĵo publikigita la 20-an de majo, la ĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj Antonio Guterres diris ke milionoj da homoj «povus fali en ekstreman malriĉecon» kaj en subnutradon sekve de la pandemio, kiu «malbonigos la nunajn malegalecojn». La nombro de mortintoj en tiu kontinento estas 2 500, sed laŭ s-ro Guterres la viruso estas nur «je la komenco». Per tiu komunikaĵo, li alvokis al «tutmonda solidareco» kun Afriko, al investado de «200 miliardoj da dolaroj por kroma subtenado» kaj al «ĝenerala prokrasto de la ŝuldopagoj de tiuj landoj, kiuj ne kapablas pagi interezojn».

La administracia kortumo de Francujo forigis iujn sanitarajn limigojn redakti

Lundon, la 18-an de majo, la Ŝtata Konsilio verdiktis, ke la «ĝenerala kaj senlima» malpermeso kunveni en kultejoj estas senproporcia. Ĝi konsideras, ke la kultolibereco estas «fundamenta rajto» kaj ke oni povas starigi malpli striktajn limigojn pro la nuntempa permeso kunveni per malpli ol 10 homoj. Tiun malpermeson ĝi nomis «grava trafo al la kultolibereco kaj kompreneble kontraŭleĝa». La juĝisto ordonis al la ĉefministro malstarigi tiun rimedon ene de ok tagoj. Krome, la saman tagon, la Ŝtata Konsilio opiniis, ke la uzado de senhomaj flugmaŝinoj de la polico dum la elirmalpermeso estas malrespekto de la privata vivo de la loĝantaro. La registaro estis dirinta, ke ĝi volis uzi tiajn ilojn por trovi kaj disigi malpermesitajn kunvenojn.

Mallongaj novaĵoj redakti

En Israelo, la Kneseto finis longan politikan krizon. Ties deputitoj akceptis komunan registaron inter Benyamin Netanyahu kaj Benny Gantz.

En Afganujo, la prezianto Ashraf Ghani kaj ties kontraŭulo Abdullah Abdullah subskribis akordon pri komuna regado.

La prezidantino de Tajvano Caj Ing-wen komencis sian duan kvarjaran oficoperiodon.

Malio fariĝis la unua afrika lando, kies ŝuldopagon oni prokrastis por la nuna jaro.

La ruandano Félicien Kabuga, monsubtenanto de la Tucia genocido, estis arestita en Parizo.

Fontoj redakti