Novaĵoj por la semajno de la 12-a de oktobro


Pintkunveno inter Armenujo kaj Azerbajĝano

La diplomatestroj de Armenujo kaj Azerbajĝano renkontiĝis la 9-an de oktobro en Moskvo. Tiuj du flankoj respondis inviton de Vladimir Putin por ekprovi interparoladon pri la regiono de Montara Karabaĥo. Ili konsentis batalhalton post 10 horoj de interparolado sub la gvidado de la rusia ministro pri eksteraj aferoj Sergey Lavrov. Tiu akordo enhavas la kondiĉon, ke la batalhalto ebligu interparolojn celantajn solvon de la konflikto. Tiu ĉi agado okazas post pluraj tagoj de intensaj alfrontiĝoj, kelkfoje en loĝataj regionoj. Oficiale oni raportis pli ol 400 mortintojn, inter kiuj 22 armenaj civiluloj kaj 31 azeroj, sed tiu kiomo estas verŝajne subtaksita, ĉar ĉiu flanko asertas ke ĝi mortigis milojn da malamikaj soldatoj. La duono de la 140 000 loĝantoj jam fuĝis de la batalado.

Pactraktato subskribita en Sudano

La nova registaro de Sudano subskribis historian pactraktaton. En malŝtreĉa etoso, ribelaj grupoj de tri regionoj subskribis pactraktaton kun la nunaj potenculoj. Tiu ĉi akordo ĉesigas dek sep jarojn de konflikto en Darfuro, naŭ en Suda Kordofano kaj la Blua Nilo. «Ĉi tiu pactraktato oferas brileton de espero al milionoj da Sudananoj», deklaris Deprose Muchena ĉe Amnestio Internacia. Temas pri nova sukceso por la prezidanto Abdel Fattah al-Burhan, deĵoranta de 2019. Lia sekvonta celo estas forigi Sudanon el la nigra listo de terorismo por havigi al si monpruntojn kaj internacian investadon. Alia interkonsento estis subskribita en aŭgusto.

Klimata leĝprojekto en Eŭropo

La Eŭropa Parlamento voĉdonis novan klimatan leĝprojekton. La eŭropaj deputitoj voĉdonis, ĵaŭdon la 8-an de oktobro 2020, malpliigon je 60 centonoj de karbaj elĵetoj ĝis 2030. Ĉi tiu unua paŝo estas taksata kiel ambicia de la Eŭropa Komisiono kiu proponis celon de 55%. Pascal Canfin, prezidanto de la Komisiono pri la Medio, Publika sano kaj Nutraĵa sekcureco, kiu strebis al tiuj 60%, diras ke li «fieras pri la Parlamento». Tamen necesas atendi ke la Eŭropa Konsilio difinu sian pozicion ĉi-teme por povi enleĝigi tiun tekston. Ĉiuokaze la rimedoj devos esti starigitaj de la ŝtatoj por atingi la celojn, nome novaj monrimedoj. Fine oni celas karbonan neŭtralecon je 2050.

Prezidentaj debatoj en Usono

La gastigonto de reta debato inter Trump kaj Biden suspendiĝis pro kontraŭ-Trumpa sinteno. Kelkajn tagojn post la unua debato kiu malkontentigis Usonon pro ĝia ŝtreĉa etoso, Donald Trump rifuzis partopreni en dua debato. La respublikana prezidanto pridubis la fakton ke la debato estus farota rete: «Nulan tempon perdindan. Tio havas nenion komunan kun debato, estas ridinde», li diris. Krome, Trump kritikis la gastigonton de tiu debato, Steve Scully, pro Tvitero-mesaĝo petanta konsilojn de konata kontraŭtrumpulo pri sia konduto dum la estonta debato. Anstataŭ dua debato, oni organizis televidajn kunvenojn je la sama horo por ĉiu kandidato aparte. La saman tagon, la usona publika televidkanalo C-SPAN anoncis ke ĝi portempe maldungis Steve Scully, kio ŝajne pravigis la kritikojn de Trump. Post la nuliĝo de la dua debato, Trump kaj Biden kuniĝos por lasta debato okazonta la 25-an de oktobro.

Manifestacioj en Kirgizujo

Kirgizujo: la prezidanto Sooronbaj Ĵeenbekov deklaris sin «preta rezigni». Ekde unu semajno, tiu centrazia lando spertas perfortajn manifestaciojn. La manifestaciantoj invadis la registarejon; alfrontiĝoj kun la polico estigis unu mortinton kaj 686 vunditojn. La civitanoj denuncas fraŭdojn dum la ĵusaj parlamentaj balotadoj, gajnitaj de por-registaraj partioj. Sekve de tiuj kritikoj, la ĉefministro rezignis. Oni anstataŭigis lin per politika opoziciulo, Sadir Ĵaparov, ĵus liberigita de malliberejo fare de manifestaciantoj.

Juĝproceso kontraŭ Matteo Salvini

En Italujo, la proceso de Matteo Salvini estis postenŝovita, sed liaj dekretoj jam estis nuligitaj. La registaro de Conte nuligis la kontraŭ-migrantajn «sekurecajn dekretojn» de la antaŭa ministro pri internaj aferoj okaze de ministrokunveno mardon, la 6-an de oktobro. La dekretoj malhelpis neregistarajn organizojn savi migrantojn en la Mediteraneo, ĉar ili malpermesis al iliaj ŝipoj eniri italajn portojn. De ĝia enposteniĝo en septembro 2019, la Demokratia partio promesis nuligi tiujn ĉi «nehumanajn dekretojn». La 20-an de novembro, Matteo Salvini devos pravigi sin antaŭ la justico pro tio ke li malpermesis la elŝipiĝon de 116 migrantoj somere 2019. Li riskas ĝis dekkvin jarojn de malliberiĝo.

Fontoj