Nova versio de la prifajrovulpa opiniesprimejo "Input": 1.6.2

Merkredo, la 11-a de aŭgusto 2010

Hieraŭ ekfunkciis nova versio, 1.6.2, de la servila programaro ĉe "Firefox Input" (la nova TTTa opiniesprimejo pri Firefox).

Nova paĝo: "Retejoj".

Kio estas Input?

"Input" estas la retejo, kies paĝoj ŝargiĝas kiam oni elektas en la menuo de la prembutono "Feedback" (disponebla en la plej novaj beta-versioj de Fajrovulpo) menueron "Firefox Made Me Happy Because…" aŭ "Firefox Made Me Sad Because…" ("Firefox ĝojigis min, ĉar…" kaj "Firefox malĝojigis min, ĉar…" respektive), kaj kie oni povas lasi komentojn pri Firefox kaj diversmaniere esplori la komentojn lasitajn de aliaj.

Novaĵoj en la versio 1.6.2

Je ĉi tiu versio la retejo ricevis novajn ecojn kaj kapablojn:

Ankoraŭ ne esperantigita

La programaro ankoraŭ ne estas tradukita al Esperanto. Se vi volas traduki ĝin, bonvolu viziti la kanalon #l10n ĉe la IRC-servilo de Mozilo, kaj demandi pri la afero (prefere en la angla). Ankaŭ ekzistas nova esperantlingva kanalo #mozilla-eo.

Fontoj