Novaj pruvoj konfirmas la ekziston de subprema kampanjo kontraŭ la ujguroj en Ŝjinĝjiango (Ĉinio)

Lundo, la 2-a de marto 2020


La 17-an de februaro, la usona novaĵagentejo Associated Press akiris datumbazon enhavantan detalajn informojn pri la malliberigo de 311 ujguroj en la Karakaksa distrikto de Ŝjinĝjiango kaj pri pli ol 2000 el ties parencoj, najbaroj kaj amikoj, inkluzive de ilia religia deveno. La listo malkaŝe emfazas la religion kiel la kaŭzon de malliberigo — ne nur politikan ekstremismon, malgraŭ la asertoj de la aŭtoritatoj — sed ordinarajn agojn kiel la preĝado, ĉeesto en moskeo, portado de vizaĝkovrilo, geedziĝo per religia ceremonio kaj eĉ kresko de longa barbo.

La ĉinaj aŭtoritatoj nomis tiun dokumenton fabrikaĵo celanta fortordi la reputacion de Ĉinio kaj ĝiajn klopodojn kontraŭi terorismon kaj ekstremismon. Provante malkonfirmi la dokumenton, la registara gazeto Ĉinio Ĉiutage publikigis, la 29-an de februaro, du videaĵojn kiuj tamen ŝajnas subteni la informojn en la dokumento. La videaĵoj montras tri ujgurojn kiuj estas menciitaj en la dokumento, kies nomojn la amaskomunikiloj neniam ekkonis.

Unu el la homoj estas la 46-jara virino Bulitiji Balati, kiun oni vidas dankantan la Komunistan Partion ĉar ĝi havigis al ŝi «bonan vivon», kaj nomantan iujn detalojn pri sia laŭdira malliberigo, kiel priskribitaj en la Karakaksa listo, «insulto kontraŭ mi». Ŝi diris en la videaĵo: «Ĉi tio estas nur onidoroj, malkvieto fabrikita el nenio». La du aliaj ujguroj, Abduaihaiti Yusupu kaj Abudusaimaiti Abudureheman, rakontis similajn aferojn.

Adrian Zens, altranga fakulo pri Ĉinio ĉe la Memora fondaĵo pri la viktimoj de komunismo estas unu el la ĉefaj esploristoj kiuj akiris la dokumenton. Li diras ke la detaloj rakontitaj de la tri ujguroj en la videaĵoj neniam estis publikigitaj de lia teamo en ĝia raporto. Tiuj informoj supozigas ke Ĉinio Ĉiutage ricevis la Karakaksan liston de la ĉina registaro.

«Ni neniam publikigis la tutan dokumenton. Krome, la detaloj de Bulitiji Balati ne troviĝas en iu ajn okcidenta amaskomunikila raportaĵo nek en mia raporto, nek en la parto de la listo kiun oni publikigis. Oni mencias ŝin je la rangoj 298 kaj 590. Ĉi tio signifas ke la ĉina ŝtato havas la tutan dokumenton kiun oni ne publikigis», diris Zens.

En gazetara konferenco en Urumĉio, la ĉefurbo de Ŝjinĝjiango, la guberniestro de la Karakaksa distrikto, Mehmutjan Umarjan, diris ke multaj homoj menciitaj en la dokumento ne ricevis «profesian edukadon kaj trejnadon» krom kelkaj «kiuj estis trafitaj de religia ekstremismo kaj faris malgravajn kontraŭleĝajn agojn».

Oficialulo ĉe la Usona Departemento de Ŝtato, kiu preferis prisilenti sian nomon, diris ke la Karakaksa listo akordiĝas kun «grandega kaj kreskanta aro de pruvoj kiuj malkaŝas la militon kontraŭ religio fare de la Komunista Partio kaj ties subpreman kampanjon celantan la ujgurojn, kazaĥojn, kirgizojn kaj aliajn islamanojn en Ŝjinĝjiango.

Abduweli Ayup, ujgura lingvisto en Norvegio kaj unu el la esploristoj kiuj malkovris la dokumenton, diris ke la oftaj malkonfirmoj de la ĉinaj aŭtoritatoj montras, ke la registaro sentas pliiĝantan premon pro tio, ke la mondo daŭre ekscias kaj serĉas informojn pri la subpremado en Ŝjinĝjiango.

Ekde 2017, oni akuzis Ĉinion pri la malliberigo de preskaŭ 1,8 milionoj da ujguroj kaj aliaj islamanaj malplimultoj en koncentrejoj, kie oni laŭraporte devigas ilin forlasi sian religion. Oni suspektas ke tiuj, kiuj loĝas ekstere de la koncentrejoj, estas strikte observataj de la registaro kaj senigitaj de la ekstera mondo.

Fontoj