Oleg Sencov ĉesigis malsatstrikon en prizono

Vendredo, la 5-a de oktobro 2018

Oleg Sencov

La 5-an de oktobro 2018 ukraina reĝisoro, verkisto kaj dramisto Oleg Sencov ĉesigis malsatstrikon, kiun li komencis la 14-an de majo en prizono "Blanka Urso" (Labitnango, Jamalo-Neneca aŭtonoma distrikto, Tjumena provinco, Rusio).

Li estas civitano de Ukrainio, kiu naskiĝis kaj loĝis en Simferopolo (Krimeo), kiu en 2014 same kiel la tuta duoninsulo estis aneksita de Rusio. Dum la politika krizo en Krimeo li estis ano de la socia movado "Aŭtomajdan" kaj aktive subtenis oponantojn de la rusia invado, inkluzive blokitajn ukrainajn militistojn.

La 10-an de majo 2014 li estis detenita de la Federacia Sekureca Servo de la Rusia Federacio (FSB) kiel suspekte komplica je terorisma agado. Li kaj tri aliaj ukrainanoj estis nomitaj anoj de la ukraina ekstremdekstra movado "Dekstra Sektoro", kiu tamen kontestis ilian anecon. FSB asertis, ke ili eksplodigis memfaritajn bombojn ĉe memorialo al pereintoj dum la Dua mondmilito kaj ĉe Lenin-monumento, okazintaj en Simferopolo nokte de la 8-a al la 9-a de majo 2014. Krome oni akuzis ilin pri ekbruligo de la oficejo de la neregistara organizaĵo "Rusa komunumo de Krimeo" kaj de la reprezentejo de la partio Unueca Rusio en la sama urbo, okazintaj nokte la 14-an de aprilo kaj 18-an de aprilo 2014.

La 25-an de aŭgusto 2015 la Nord-Kaŭkaza distrikta milita tribunalo kondamnis lin je 20 jaroj en strikta prizono. Alia arestito Aleksandr Kolĉenko estis kondamnita al 10 jaroj. Du aliaj arestitoj agnoskis siajn kulpojn kaj pro tio estis kondamnitaj al malpli grava puno — 7 jaroj da malliberigo.

Rusio plurfoje rifuzis petojn de Ukrainio transdoni al ĝi la kondamnitojn, deklarinte ke laŭe al la leĝo pri aliĝo de Krimeo al Rusio, ili iĝis rusiaj civitanoj, do estu juĝataj kaj punataj laŭ rusiaj leĝoj.

En februaro 2016 Oleg Sencov estis sendita al Jakutio, en septembro 2017 translokita al la strikta prizono "Neĝostrigo" (vilaĝo Ĥarpo, Ĉeurala distrikto, Jamalo-Neneca aŭtonoma distrikto), kie troviĝas pluraj gravaj krimuloj, inkluzive de la teroristo Nur-Paŝi Kulajev, sola postvivnto de la terorisma atako en Beslano. Ekde oktobro 2017 li troviĝas en la nuna prizono "Blanka Urso".

Li komencis sentempoliman malsatstrikon kun postulo liberigi 64 ukrainajn politikajn malliberulojn, kiuj laŭ lia aserto trovigas en rusiaj prizonoj. Li ne postulis sian propran liberigon. Post deklari la malsatstrikon li estis translokita en apartan ĉelon, kie lian sanstaton kontrolis kuracistoj. La prizona administracio asertas, ke li subskribe aprobis ricevadon de nutraj miksaĵoj kaj kuraciloj, kiuj plibonigas funkciadon de la koro-arteria kaj nerva sistemoj. Oni diris, ke li ricevas envejne verŝatan nutradon kaj nutran miksaĵon Nutridrink po 10 kulerojn tage.

Komece de aŭgusto 2018 lia advokato Dmitrij Dinze informis, ke la sanstato de Oleg Sencov grave malboniĝis, lia hemoglobino falis, pulso malaltiĝis ĝis 40 batoj minute dum li rifuzas enhospitaliĝon. La prizona administracio plu asertis, ke lia sanstato estas stabila, do ne necesas urĝa enhospitaliĝo.

La prizona administracio asertas, ke sekve de la 145-taga malsatstriko Oleg Sencov maldikiĝis je 12 kg (laŭ lia fratino — je 15 kg), sed nun li ekmanĝis dietajn manĝaĵojn. La vic-direktoro de la Federacia Sistemo pri Plenumo de la Punoj Valerij Maksimenko diris, ke la reĝisoro ĉesigis la malsatstrikon antaŭ unu semajno. Lia unua manĝo estis bolita kokinaĵo.

Oleg Sencov mem tra sia advokato alie priskribis la situacion.

Pro kriza stato de mia sano kaj pro komenciĝintaj patologiaj ŝanĝoj en la internaj organoj en la plej proksima tempo oni planas apliki al mi devigan nutradon. Mia opinio ĉe tio jam ne estas konsiderata — laŭaserte mi jam ne kapablas adekvate pritaksi mian sannivelon kaj danĝeron, kiu minacas ĝin. Devigan nutradon oni faros kadre de vivsubtenaj manipuloj cele savi vivon de la paciento. En tiuj kondiĉoj mi devas ĉesigi la malsatstrikon ekde la morgaŭa tago, do ekde la 6-a de oktobro 2018.
Oleg Sencov

Fontoj