Pafinterŝanĝoj inter la armeoj de Armenio kaj Azerbajĝano en Montara Karabaĥo

Sabato, la 2-a de aprilo 2016

Fortaj alpafoj registriĝis hodiaŭ sabate en la regiono de Montara Karabaĥo, pridisputitaj de jardekoj fare de Armenio kaj Azerbajĝano, kaj kie de 1994 okazas milit-haltiĝo plurfoje malobeata, sed neniam antaŭe kiel nun. Azerbajĝano raportis la forpason de 12 soldatoj kaj samtempe anoncis fari multajn homperdojn al Armenio, ĉilasta agnoskis 18 mortintojn siaparte.

Ek de 1994, la regiono de Karabaĥo (aŭ Arcaĥ) estas sub la kontrolo de Azerbajĝano, lando de islama plejmulto, sed praktike regas tie milicoj armitaj armenaj kaj eĉ tiulanda armeo. La regiono estas sendependisma kaj danke la politika nestabila stato, aperis la ankoraŭ ne internacia agnoskata Respubliko Montara Karabaĥo. Ĉisabate kaj azerbajĝananoj kaj armenanoj akuzis reciproke unu la alian komenci la perforton.

La Ministerio pri Defendo de Azerbajĝano anocis ke 12 el siaj soldatoj iĝis islamaj martiroj kaj informis ke unu el siaj helikopteroj estis faligita- Krome, certigis neŭtraligi aŭ vundi pli ol 100 soldatojn armeniajn, kaj detrui ses tankojn kaj 15 artileriejon.

David Babayan, proparolanto de la prezidento de la sendependisma regiono, diris ke 12-aĝa infano mortis kaj aliaj du infanoj estis vunditaj pro kolizio de raketo Grad pafita de la azerbajĝanaj fortoj. Babayan agoskis ke la alfrontojn ĉisabatajn estas la plej gravaj de 1994.

Unuafoje ek de 1994, la malamiko uzis ĉian armaron: aviadiloj, artilerio peza kaj raketoj.
— Albert Andrian, proparolanto de Respubliko Montara Karabaĥo

La armena ĉefministro, Hovik Abrahamyan, certigis je "La armeniaj fortoj, post repeli la malamikon kaj kaŭzi grandajn homperdojn, kontrolas tute la situacion". Male, la azerbajĝanaj aŭtoritatoj certigas ree kontroli strategiajn punktojn en la enklavo de Montara Karabaĥo de post la sangaj bataloj. La porpacaj perantoj de la Minska Grupo organizita de la Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo anoncis renkontiĝon venontmarde en Vieno por haltigi la perforton en la regiono.

Fontoj