Partio de Evo Morales gajnis prezidentan baloton en Bolivio

Mardo, la 20-a de oktobro 2020

La gajninto Luis Arce.


La 19-an de oktobro unuaj rezultoj de la prezidenta baloto en Bolivio montris, ke 52,4% ricevis Luis Arce, kandidato de la Movado al Socialismo, kies antaŭa gvidanto estis Evo Morales.

La venko senduba

Lia ĉefa rivalo Carlos Mesa ricevis proksimume 31,5% kaj agnoskis sian malgajnon.

  Distanco inter la unua kandidato kaj ni estas granda... kaj ni, kiel kredantaj je demokratio, nun ni devas... agnoski ke li estas gajninto de tiu ĉi baloto.  
Carlos Mesa

Hieraŭ oficiale estis kalkultaj pli ol 25% de la voĉoj, la kompletaj ciferoj aperos post kelkaj tagoj, sed la kandidatoj jam parolas pri la fino de la konkuro. La nuna prezidanto Jeanine Áñez gratulis la venkinton kaj lian viculon David Choquehuanca. Ŝi alvokis ambaŭ flankojn esti trankvilaj, gardi demokration en la lando kaj formi la registaron de nacia unueco.

Luis Arce diris ke pridemandado de homoj, elirintaj balotejojn, montris ke li devus gajni pli ol 65% en La-Pazo, 63% en Cochabamba, 62% en Oruro kaj 51% en Potosiio.

La lando dividita

Jeanine Áñez estis provizora ŝtatestro, okupinta la postenon post foriro de Evo Morales en 2019. Evo Morales regis la landon ekde 2005, sed en 2019 estis akuzita pri falsado de okazinta tiujare prezidenta baloto kaj post amasaj protestoj fuĝis eksterlanden. La potencon transprenis dekstruloj, kiuj nun agnoskis sian malgajnon. Ili akuzis la registaron de Evo Morales pri korupto, trouzado de la potenco kaj reprezalioj, sed nun alfrontis la samajn akuzojn.

Komentante la balotajn rezultojn, Evo Morales diris, ke Luis Arce "revenigos nian landon sur la vojon de ekonomia kresko". Li aldonis la akuzoj kontraŭ li mem estas "parto de malpura milito" kaj ke li esperas iam reveni al sia denaska urbo Cochabamba por vivi tie kiel ordinara farmisto. Nun li loĝas en Argentino. Li estis la unua prezidanto-indiĝeno en Sudameriko.

La nacia ekonomio, bazita sur agrikulturo kaj eksportado de tergaso kaj litio, suferis pro la tutmonda depresio kaj sekvoj de la pandemio de KOVIM-19. La Monda Banko prognozas falon ĝis 6% ĉi-jare.

 
La malgajninto Carlos Mesa.

La 57-jara Luis Arce, pli konata kiel Lucho, finis la Universitaton de Warwick (Britio) kaj estis ministro pri ekonomio en la registaro de Evo Morales, prizorgante ŝtatigon de mina, gasa kaj telekomunika industrioj. Li partoprenis establon de la Banko de la Sudo, kies celo estas financi regionajn infrastrukturajn kaj socialajn projektojn. Post eksiĝo de Evo Morales li pasigis du monatojn eksterlande. "Ni restarigis demokration kaj unuavice ni restarigis esperon" diris li en meznokta televida elsendo.

Internacia reago

Prezidanto de Venezuelo Nicolás Maduro gratulis Luis Arce kaj bonvenigis "malvenkon de la puĉo kontraŭ nia frato Evo".

La Ŝtata Departamento de Usono esprimis sian neŭtralan vidpunkton.

  Ni atendas la oficialajn rezultojn, sed prezidanto Trump kaj Usono pretos kunlabori kun iu ajn persono, elektita de la bolivianoj. Ni plu promocios demokration, homajn rajtojn kaj prosperon en Bolivio kaj tra la mondo.  
La Ŝtata Departamento de Usono.

Oponantoj nomas Luis Arce nura pajlopupo de Evo Morales, sed li neas tiujn akuzojn kaj ĉiam distanciĝas de la antaŭa prezidanto, kvankam esprimante al li simpation kaj subtenon.

Samtempe la Movado al Socialismo gajnis plejmulton en la parlamento.

Fontoj