Patriarko Bartolomeo la 1-a subskribis tomoson pri aŭtokefalio de la Ukraina Ortodoksa Eklezio

Sabato, la 5-a de januaro 2019

Bartolomeo la 1-a subskribas tomoson pri aŭtokefalio de la Ukraina Ortodoksa Eklezio

La 5-an de januaro 2019 la Patriarko de Konstantinopolo Bartolomeo la 1-a subskribis tomoson pri aŭtokefalio de la Ukraina Ortodoksa Eklezio.

La ceremonio okazis je 12:40 en la Katedralo de Sankta Geogro — rezidejo de la patriarko en Istanbulo (Turkio). Dum la ceremonio en la katedralo ĉeestis gvidanto de la Ukraina Ortodoksa Eklezio, Epifanio, kiu gvidis solenan diservon en la templo, kaj oficiala delegacio de Ukrainio subestre de la prezidanto de Ukrainio Petro Poroŝenko.

En la delegacio venis interalie la prezidanto de la Verĥovna Rada Andrij Parubij, la unua vic-ĉefministro Stepan Kubiv, vic-ĉefministro Genadij Zubko, ministro pri eksteraj aferoj Pavel Klimkin, ministro pri defendo Stepan Poltorak, ministro pri junularo kaj sporto Igor Ĵdanov, la eks-prezidanto Viktor Juŝĉenko, edzino de la nuna prezidanto Marina Poroŝenko kaj aliaj.

La pergamena volvolibro de la tomoso estis alportita la 4 el la ortodoksa monaĥa respubliko Athos fare de la pastromonaĥo, ikonopentristo kaj kaligrafo Luko. Samtage Bartolomeo la 1-a alvokis ĉiujn ortodoksulojn de la mondo agnoski la aŭtokefalion de la Ukraina Ortodoksa Eklezio kaj mencii la mitropoliton de Kievo, Epifanion en preĝoj en ĉiuj ortodoksaj preĝejoj.

Se ni ignoros niajn fratojn, kiuj travivas tempon de suferoj en Ukrainio, mankos al ni senkulpigo dum la Juĝotago antaŭ nia severa, sola kaj justa trono de la Juĝisto de la animoj kaj koroj de ĉiuj homoj, nia justa Sinjoro kaj Savanto Jesuo Kristo.
Bartolomeo la 1-a
Renkontiĝo de la mitropolito de la Ukraina Ortodoksa Eklezio Epifanio, la patriarko de Konstantinopolo Bartolomeo la 1-a kaj la prezidanto de Ukrainio Petro Poroŝenko

En Istanbulo okazis la unua renkontiĝo inter la mitropolito de Kievo, Epifanio kaj Bartolomeo la 1-a. Ili interkomunikis en la greka lingvo. Petro Poroŝenko enmanigis al Bartolomeo la 1-a ordenon "Pro meritoj" de la 1-a rango.

Bartolomeo la 1-a renkontiĝis ankaŭ kun la prezidanto de Ukrainio Petro Poroŝenko, kiu interalie diris:

Mi plian fojon substrekas, ke ni agos sole per amo kaj kredo. Kaj mi, legante antaŭparolon de libro de Via Sankta Moŝto, trovis interesajn vortojn: “Milito nome de la religio estas milito kontraŭ la religio”. Mi tre kundividas viajn vortojn, Via Sankta Moŝto. Kaj mi volas diri, ke nome per amo kaj preĝo nun unuiĝas Ukrainio. Tio estas granda tago. Grandan dankon al ĉiuj, kiuj kontribuis al tio.
Petro Poroŝenko

Petro Poroŝenko renkontiĝis ankaŭ kun la prezidanto de Turkio Recep Tayyip Erdoğan.

Solenaĵoj okaze de la eldono de la aŭtokefalio de la Ukraina Ortodoksa Eklezio, daŭros en la Konstantinopola patriarkio en Istanbulo la 5-an kaj 6-an de januaro.

La 6-an de januaro post liturgio, kiu komenciĝos je 8-30 kaj estos plenumata kune de Bartolomeo la 1-a kaj mitropolito Epifanio, la tomoso estos enmanigita al la mitropolito de Kievo.

La 7-an de januaro dum la liturgio okaze de Kristnasko en la Katedralo de Sankta Sofia en Kievo, plenumota de la mitropolito Epifanio, la tomoso estos demonstrita al ĉeestontoj. La diservo estos videbla sur granda ekrano, starigota en la la Sofia placo en Kievo. Post ĝia fino la tomoso estos transportita al la refektorio de Kieva Sofia (Malgranda Sofia), kie ĝi estos videbla de ĉiuj deziratoj ĉiutage de la 8a matene ĝis la 6a vespere.

La tomoso

Samtage je 9-30 en Andrejeva preĝejo (staŭropigio de la Konstantinopola patriarkio en Ukrainio) komenciĝos kristnaska diservo, kiun gvidos ekzarĥo de la Konstantinopola patriarkio, episkopo Illariono.

La subskribo de la tomoso oficiale finis la proceduron de la aŭtonomigo de la Ukraina Ortodoksa Eklezio, establita la 15-an de decembro de la Unuiga koncilio de la ortodoksaj eklezioj de Ukrainio, okazinta en Kievo. En tiu ĉi koncilio estis elektita la estro de la nova eklezio mitropolito Epifanio.

Nuntempe la Ukraina Ortodoksa Eklezio havas proksimume sep mil paroĥojn. Estas kreita interaga mapo, montranta transiron de la paroĥoj de la Moskva patriarkio en Ukrainio subestre de ties sacerdotoj al Ukraina Ortodoksa Eklezio.

En la Rusa Ortodoksa Eklezio oni nomis la tomoson "nura papero" kaj akuzis la ukrainajn politikistojn en provo komplice de Bartolomeo la 1-a "ŝteli Kristnaskon" ĉe milionoj de ortodoksuloj.

Fontoj