Pereis la estro de la Islama Ŝtato

Lundo, la 28-a de oktobro 2019

Abu Bakr al-Baghdadi en 2004

Operaco de la usonaj specialaj militfortoj en nordorienta Sirio sukcese trafis kaj «perforte malaperigis» la estron de la Islama Ŝtato, Abu Bakr al-Baghdadi, anoncis la prezidanto Donald Trump per tutnacia televida parolado matene la 27-an de oktobro.

«La pasintan nokton, Usono igis juĝinta la plej gravan teroristan estron de la tuta mondo», diris Trump, parolante el la Diplomata Ĉambro de la Blanka Domo. Li klarigis ke la estro de la Islama Ŝtato eksplodigis sinmortigan veŝton en tunelo, samtempe mortigante tri el siaj gefiloj. «Kiam li eksplodigis sin, la tunelo subfalis», diris Trump. «Neniu usona agento pereis en la operaco», sed multaj batalantoj de al-Baghdadi estis mortigitaj aŭ kaptitaj, laŭ Trump. Li diris ke la estro de la Islama Ŝtato, kiu estis kaŝanta sin en tunelo, provis fuĝi «kriegante, plorante kaj ĝemante» dum siaj finaj momentoj. «Li mortis kiel hundo. Li mortis kiel malkuraĝulo».

La kadavro de Baghdadi estis sukcese identigita en 15 minutoj, laŭ Trump. «Lia DNA disponeblas, oni alportis ĝin kun laboratoriaj teknikistoj kiuj akompanis la militfortojn por fari tiean provon», haviginte al si la kadavron post forigo de rubaĵoj en la nealirebla tunelo, klarigis Trump, kiam la ĵurnalistoj demandis pri la identigo.

Kiam oni demandis Trumpon pri la laŭvicaj posteuloj de la estro, Trump respondis: «Ni jam estas celantaj ilin».

Dekunu horojn pli frue, Trump tvitis: «Io grava ĵus okazis!» Dum la sekvintaj horoj, estis raportite de novaĵagentejoj kaj mezorientaj oficialuloj ke la fondinto kaj estro de la Islama Ŝtato pereis. La raportoj alfrontis iom da skeptikeco, ĉar la morto de Baghdadi estis jam multfoje raportita.

En 2016, Usono ofertis premion je ĝis 25 milionoj da dolaroj por informoj kiuj estis helpontaj trafi Baghdadi. Nur unu aliulo, la estro de al-Kaida, Ayman al-Zawahiri, meritis rekompencon tiel grandan.

Fontoj