Rifuĝinto, Vorto de la Jaro 2015 de la Fondaĵo de la Urĝa Hispana

Vendredo, la 8-a de januaro 2016

"Rifuĝinto" estis la Vorto de la Jaro elektita fare de la Fondaĵo de la Urĝa Hispana (Fundéu), fondaĵo kiu observas la bonan uzadon de la hispana en la amaskomunikiloj.

Aliaj konsideritaj vortoj estis chikunguña (ĉikungunjo), sextuplete (gajni sinsekve sesfoje trofeon, ĉefe parolante pri futbalo), inequidad (maljustecego), poliamor (pluramemo), disruptivo (ekŝanĝa, subite ŝanĝa), "me gusta" ("mi ŝatas), trolear (troli, agi kiel interreta trolo), zasca (sono de bato, uzata kiam oni refutas alian, "batante" tiun), clictivismo (klakaktivismo, kiam petas apogon pere de "klakoj" en sociaj retejoj), gastroneta (Manĝvendeja kamioneto, veturilo kie oni vendas manĝaĵojn, ĉefe dum festivaloj) kaj despatarre (amplekse malfermi la piedojn).

La Fondaĵo klarigis la elekton tiel:

Ni la Fondaĵo opiniis, ke rifuĝinto plenumas la kondiĉojn petatajn por esti Vorto de la Jaro: ke ĝi estu en la novaĵoj kaj konversacioj de 2015, plue ke ĝi havu certan lingvistikan interezon kaj ke ĝi estu vorto komuna por la hispanlingvanaro, ne nur de unu lando aŭ regiono. Ke ĝi estu nova vorto aŭ ne, tio ne rimarkindas.
Joaquín Muller, direktoro de Fundéu

La signifo de la vorto laŭ la anonco de la Fondaĵo estas: "personoj fuĝantaj de milita konflikto malsame al tiuj aliaj kiuj serĉas alilande la vivrimedojn kiujn ili ne trovas en la propra".

Fontoj