Rusio kaj Turkio interkonsentis pri paco en Roĵavo

Mardo, la 22-a de oktobro 2019

La rusia militpolico en Sirio

La 22-an de oktobro 2019 Rusio kaj Turkio publikigis komunan memorandumon kiel rezulton de intertrakto inter la prezidantoj Vladimir Putin kaj Recep Tayyip Erdoğan, okazinta en la rusia urbo Soĉio. Ĝi difinas agojn de ambaŭ landoj en Roĵavo — la regiono en nord-orienta parto de Sirio, kie okazas la operaco "Fonto de paco" fare de la turka armeo, direktita kontraŭ la Siriaj Demokratiaj Fortoj, kiujn Turkio akuzas en terorismaj atakoj kontraŭ sia teritorio.

Jen plena teksto de la dokumento.

La prezidanto de Rusia Federacio V. V. Putin kaj la prezidanto de Turka Respubliko R. T. Erdoğan interkonsentis pri jeno.

1. Ambaŭ flankoj substrekas sian strebon al konservado de politika unueco kaj teritoria tuteco de Sirio, kaj al garantiado de nacia sekureco de Turkio.

2. Ili substrekas sian decidemon lukti kontraŭ terorismo en ĉiuj ĝiaj formoj kaj riveloj kaj kontraŭstari separismajn strebojn en la siria teritorio.

3. En tiu ĉi kunteksto la ekzistanta status quo en la nuna areo de la operaco "Fonto de paco" inter Tell Abjad kaj Ras Al Ajn kun profundeco ĝis 32 km daŭros.

4. Ambaŭ flankoj konfirmas gravan signifon de la Adana interkonsento, Rusia Federacio helpos al ĝia plenumo en la nunaj kondiĉoj.

5. Ekde 12:00 la 23-a de oktobro 2019 en la sirian flankon de la sirio-turka landlimo ekster la areo de la operaco "Fonto de paco" estos enkondukitaj trupoj de la rusia militpolico kaj la siria landlima gardistaro. Ili helpos al forkonduko de la trupoj de la Protektaj Taĉmentoj de la Popolo (PTP) kaj de iliaj armiloj je 30 km for de la sirio-turka landlimo, kio devos finiĝi ene de 150 horoj post 12:00 la 23-a de oktobro 2019. Ekde tiu momento komenciĝos komuna rusio-turka patrolado je profundeco ĝis 10 km de la landlimo okcidenten kaj kaj orienten de la areo de la operaco "Fonto de paco", krom la urbo Al-Kamiŝli.

6. Ĉiuj trupoj de PTP kaj iliaj armiloj estos forkondukitaj el Manbiĝ kaj Tal Rifat.

7. Ambaŭ flankoj realigos necesajn paŝojn por preventi enfiltriĝon de terorismaj elementoj.

8. Estos faritaj komunaj paŝoj por helpi sekuran kaj propravolan revenon de la rifuĝintoj.

9. Estos kreita komuna mekanismo de observado kaj konfirmado por pririgardado kaj koordinado de realigo de tiu ĉi memorandumo.

10. Ambaŭ flankoj plu laboros pri serĉado de politika solvo de la siria konflikto kadre de la "mekanismo de Astano" kaj plu subtenos agadon de la Konstitucia komitato.


Vladimir Putin, prezidanto de Rusio; Recep Tayyip Erdoğan, prezidanto de Turkio

Tio signifas ke estos kreita zono laŭlonge de la turka landlimo, kontrolata de la siria landlima gardistaro kaj la rusia militpolico. La kurdaj taĉmentoj devos forlasi ĝin. La turka armeo haltigis sian ofensivon kaj ĉiujn atakojn. Serĉado de politikaj solvoj daŭros kadre de la "mekanismo Astano" nomita tiel omaĝe al la ĉefurbo de Kazaĥio, kie en 2015 okazis la unua kunsido de la flankoj de la Siria enlanda milito kaj perantoj cele fini la konflikton.

Fontoj