Sciencisto mortis pro sinbruligo, protestante kontraŭ la rusigado de Udmurtio

Merkredo, la 11-a de septembro 2019

Blazono de Udmurtio

Marde, la 10-an de septembro, la rusia sciencisto Albert Razin mortis post sinbruligo apud la konstruaĵo de la registara soveto (t.e. parlamento) de la Udmurta Respubliko en Iĵevsk, en Rusujo. Li tiel suicidis protestante por la konservo de la udmurtaj lingvo kaj kulturo.

Kiam li ekbruligis sin, Albert Razin tenis en siaj manoj ŝildon kun citaĵo de la politikisto kaj verkisto Rasul Gamzatov «Kaj se morgaŭ malaperos mia lingvo, do mi pretas hodiaŭ morti.»

Marde, ekde la frua mateno, Razin faris unuhoman pikedon antaŭ la konstruaĵo de la Soveto, kie hodiaŭ estus okazinta sesio de la soveto.

Aktivisto por la udmurta nacia movado, Pjotr Timoŝkin, priskribis la aferon al Radio Svoboda («Libera radioservo»):

Antaŭ du tagoj, Albert Razin telefonis al mi kaj petis fotografi lin dum pikedo, por poste disvastigi ĉi tiun informon en socioretejoj kaj amaskomunikiloj. Mi tiam lokiĝis en kamparo kaj ne promesis ion ajn. Li komprenis, ke tio signifas, ke mi ankoraŭ klopodos esti tie. Komence li diris, ke mi alvenu al la konstruaĵo de la Soveto plifrue. Ni estis tie jam antaŭ 8:00, kaj li telefonis kaj sciigis, ke malfruos. Kune kun mi ĉeestis ankaŭ du aktivistoj. Je proksimume la oka kaj duono, li parkis sian aŭton kaj aldirektiĝis al ni, havante en la manoj ŝildojn. Ni salutis unu la alian, kaj nia humoro estis normala. Ni ne priparolis ion ajn specifan. Mi ne perceptis ion ajn suspektindan. Li prenis enmane ŝildon kaj stariĝis antaŭ la parlamento.

La deputitoj havis hodiaŭ kunsidon; ili komencis aperi je ĉirkau la naŭa. Multaj konas Razin; kelkaj haltis por saluti. La policanoj al li ne alproksimiĝis, ĉar lunde li retpoŝte sciigis la aŭtoritatojn pri tio, ke li estigos unuhoman manifestacieton.

Je proksimume la naŭa horo Razin diris, ke li eklacas. Ni estis donontaj al li seĝon, sed jen aperis iu junulo. Razin iris ripozi en sia aŭto, kaj la junulo restis starante en lia loko. Tiun mi neniam renkontis ĝis tiam. Kaj post dek minutoj alvenis iu viro en ĝinzo kaj jako kaj petis nin fini la pikedon. Ni diris, ke ni havas la rajton por unuhoma pikedo. Poste la viro foriris, kaj mi telefonis al Razin kaj petis ke li revenu al la konstruaĵo.

Reveninte, li petis ke ni ne foriĝu, dirante ke post la deka ni disdonu inter la kabinetoj de la Soveto malferman leteron, kiun li skribis al la registaro. Post tio li denove foriris ripozi. Kaj jen staras mi kun Andrej, parolante, kaj mi turniĝas, kaj jen fajro brulas.


Pjotr Timoŝkin
Situo de Udmurtio en Rusujo

Razin, neatendite de ĉiuj, sin ekbruligis. Timoŝkin klarigis, ke li ne povis helpi Razin:

Tio jam estis senfrukta. Ne eblis alproksimiĝi al li. Estis terure. Sed li ne sonigis eĉ la voĉon. Trovi fajroestingilon ni ne povis. Kaj ĉiuj apudstaris kun fotiloj kaj fotis. Estis virino marĉandanta ĵurnalojn kaj gazetojn - ŝi ekkonsciis telefoni ambulancon kaj fajrobrigadon. Ili alveturis dum dek minutoj.
Pjotr Timoŝkin

Atestanto Julia Kuznecova priskribis al la gazeto Komersant:

Sub niaj okuloj venis homo klare pretiĝinta - li portis maskon kaj multajn tavolojn de vestaĵoj. Evidentis, ke ia likvo verŝiĝis, kaj li ekbrulis. Ĉi tio okazis je proksimume 9:45. La flamo plifortiĝis je li; aŭtantoj veturantaj pretere penis estingi lin per farjoestingiloj, sed la flamo ne malŝvelis, sed nur plifortiĝadis. Iom post iom la vestaĵoj komencis defali de li; li mem falis kaj oni daŭre estingadis lin. Ne estis ajnaj diroj aŭ ekkrioj. La ambulancon oni atendis longtempe - dekkvin minutojn.
Atestanto

La alvenintaj fajrobrigadanoj fine estingis la vivan torĉon. Ili transportis Razin al respublika hospitalo en kriza stato, kun haŭtbruloj kovrantaj preskaŭ 100% de la korpo. Oni lin permedikamente dormigis, sed kelkajn horojn poste li forpasis.

La ĉefo de la enketa estrado de la Enketa Komisio de Rusujo (mallongigite EE EKR), Rustam Tuguŝev, alveninte al la loko de la okazaĵoj diris:

Pri la sinbruligo de homo apud la eniro en la parlamenta konstruaĵo, la EE EKR de Udmurtio estigos profesian kontrolon. En la proceso de la kontrolado estos establitaj la motivoj malantaŭ la ago, la partoprenintoj en la okazaĵo, kaj estos donita jura takso. Ĉi tia kontrolo okazos dum tri tagoj; la templimo povas esti plilongigita ĝis dek tagoj. En necesaj kazoj, se estas postulataj spertuloj, kiel en ĉi tiu situacio, la templimo de la kontrolado povas esti plilongigita ĝis tridek tagoj.
Rustam Tuguŝev

Post la suicido, oni malfruigis la kunsidon de la soveto ĝis la 24-a de septembro.

La someron de 2018, Albert Razin kune kun aliaj sciencistoj alparolis per malferma letero nomita «Udmurta etno malaperas» al la prezidanto de la Soveto de Udmurtio Aleksej Prasolov kaj al deputitoj. La letero postulis, ke ili ne subtenu la leĝoprojekton pri nuligo de deviga mezlerneja instruado de etnaj lingvoj de Rusujo, kiun la Dumao dissendis por taksado al la regionoj.

Kompara analizo de la tutrusaj censoj de la jaroj 2002 kaj 2010 indikas, ke dum ok jaroj la kiomo de homoj parolantaj la udmurtan lingvon malkreskis je 30%, de 463 000 al 324 000 homoj. La nombro de rusianoj parolantaj, ekzemple, la tataran, dum tiuj ok jaroj malkreskis je unu miliono da homoj.

Malgraŭ la protestadoj de regionaj publikoj en ĉiuj anguloj de Rusujo, la leĝo estis oficialigita kaj subskribita de la rusuja prezidanto Vladimir Putin, kiu publike esprimis sian subtenon por ĝi.

Albert Razin naskiĝis la 12an de junio, 1940. Li estis kandidato de filozofiaj studadoj, docento, kaj honorigita sciencisto de la Udmurta Respubliko. Lia sfero de interesoj en scienco estis: sociologio de identeco, sociologio de vilaĝoj, sociologio de familioj, sociologio de naciaj interrilatoj, interalie. Ankaŭ li okupiĝis pri la problemoj de konservado kaj flegado de la udmurta lingvo.

Edzino kaj dekokjaraĝa filino postvivis Razin.

Fontoj