Merkredo, la 21-a de julio 2010


Krom Firefox kaj Thunderbird, je la 20-a de julio Mozilla faris ankaŭ korektan kaj ĝisdatigan eldonon de la retumilo SeaMonkey.

  • Uzantoj, kiuj ne havas la privilegiojn necesajn por ĝisdatigi la programon, nun plu estos atentigataj pri novaj sekureldonetoj.
  • Riparitas problemo, kiu povis kaŭzi malsukceson ĉe preno de pasvortoj el agordoj de SeaMonkey 1.x

Aliaj korektoj koncernas:

  • akcidentajn plenumĉesojn;
  • eblan datenŝtelon pere de CSS;
  • agordojn pri ciferecaj atestiloj;
  • interfacajn erarojn, malklaraĵojn kaj malnovaĵojn;
  • helpotekstajn mankojn;
  • cirkonstancon, kiu igis kelkajn kontraŭvirusilojn alarmi pri unu el la dosieroj kvazaŭ tie estas fiprogramo;
  • erarojn je literum-kontrolilo.

Okazis ankaŭ aldonoj kaj ŝanĝoj al la blanklisto de internaciaj nomoj retregionaj (IDN) kaj la listo de publikaj sufiksoj (PSL). Inter la koncernataj retregionoj estas: .nu, .nz, .tel, рф, السعودية, امارات, مصر, .tv, .bh, gov.nc.tr.

Fontoj