Sekurecaj eldonetoj Mozilaj: Tb 3.1.1 kaj 3.0.6, Fv 3.6.7 kaj 3.5.11

Merkredo, la 21-a de julio 2010

Hieraŭ Mozilla faris laŭvicajn sekurecajn eldonetojn de la retpoŝta klientoprogramo Thunderbird kaj la TTT-legilo Firefox.

Koncerne Tondrobirdon, aperis novaj versioj por la ambaŭ nunaj branĉoj: 3.1.1 por 3.1 kaj 3.0.6 por 3.0. Por ili okazis pluraj stabiligaj kaj sekurigaj, kaj ankaŭ interfacaj korektoj.

La novaj versioj de Fajrovulpo estas la 3.6.7 kaj 3.5.11, kun sekurigaj kaj stabiligaj korektoj.

Fontoj

Listoj de malsekuroj forigitaj en Firefox: