Senhejmuloj en Siberio: Antonina

Sabato, la 18-a de julio 2020

Antonina.

Avino sidas rande de lito, rigardas al ni kaj heziteme ridetas. Tio estas Antonina — la sola virino, loĝanta en la azilejo Bogadelnja (Tjumeno, Rusio). “Mi ŝin vidis!” diras ŝi montrante al mia akompanintino. “Ŝi foje venis jam. Kaj vim mi ankaŭ vidis. Unue la viron. Mi ja eĉ se avino, tamen estis virino” — Antonina havas ludeman humoron. La azileja direktoro Galina Timofejevna sidas apude kaj ĉiam nomas ŝin belulino, pro kio Antonina eĉ pli hezitas. Ŝi ne kontraŭas fotadon, sed apenaŭ ŝi deziros rigardi siajn fotojn. Antonina havas 60 jarojn.

Nebulo

 
Antonina.

Ŝi naskiĝis la 3-an de aprilo 1956 en vilaĝo Malsupra Tavda. Poste la gepatroj transloĝiĝis al vilaĝo Tugulimo, 70 km for de Tjumeno. Ŝi estis la sola infano en la familio — “skrapito”, kiel ŝi mem sin nomas.

Antonina finis okjaran lernadon en la 17-a lernejo en Tjumeno. Ŝi lernis same kiel ĉiuj aliaj, foje ricevinte “triojn” (laŭ kvinpoenta sistemo), sed tio apenaŭ elstarigis ŝin el ĉirkaŭuloj (“ja kiel sen trioj lerni?”). Ekde infanaĝo ŝi ŝatis legi (“tio estas mia obsedo”). Poste ŝi finis la Maŝinkonstruan Teknikumon. Ŝi laboris en la Tjumena Uzino de Medicinaj Aparatoj kiel elektromuntistino, poste kiel teknologo pri eksportaĵoj. Ŝi edziniĝis, naskis filon.

Kiam li havis 15 jarojn, la gepatroj sendis lin por ferii ĉe bopatrino en Tugulimo. Ili revenis kune, la aŭton stiris la edzo. Kio okazis poste Antonina scias nur laŭ rakontoj. La aŭto ekglitis kaj koliziis kontraŭ la alia. Pordo ŝiaflanke estis ne fermita kaj ŝi forflugis eksteren. La edzo kaj filo pereis surloke.

“Oni forportis min al hospitalo, mi vekiĝis, rigardas — neniu venas al mi. Mi ja ne sciis kio okazis. Poste mi demandis: “Kial la miaj ne venas?” Oni diras: “Ili ne plu ekzistas”. Kiel?!” Antonina havis 35 jarojn. Kuracistoj rekonstruis el pecetoj ŝian korpon, sed ŝi jam ne sukcesis rekonstrui sian vivon.

Ŝi ekdrinkis. “Mi restis sola, do komencis. Unue mi po iomete drinkis, kaj poste tiom engaĝiĝis, ke revenas de laboro kaj prenas du botelojn — unu jam ne sufiĉis”. Ŝi drinkis sola, kaŝe (“por ke neniu sciu — tiom saĝa mi estis”). Ŝia laboro estis ligita al distribuado de spirto, do ĝi ĉiam haveblis submane.

Same kiel ĉiu malsano alkoholismo progresis. Venis tempo kiam ŝi ne plu povis labori ĉe la uzino. Tamen ŝi devis havi monon, do devis labori.

Sekvajn 20 jarojn Antonina pasigis en cigana familio — ŝi mastrumis la domon, prizorgis infanojn. Unue la ciganino Valentina venigis ŝin en sian malnovan domon en la urborando kromnomata SMP. Post morto de la edzo ŝi konstruis la novan, el kelkaj ĉambroj. Antonina memoras ŝian filinon ekde sesjara aĝo; kiam ŝi foriris, tiu jam havis ĉirkaŭ 30 jarojn. Ŝi diras ke la ciganoj pagis bone — por 60 rubloj tage. Tio sufiĉis por la vivo, se oni povas nomi tiel ŝian ekzistadon.

Tiujn 20 jarojn ŝi pasigis kvazaŭ en nebulo. Miksiĝis jaroj kaj vizaĝoj, tagoj unuiĝis je senfina cirklo, de kiu ne restis rememoroj. Ŝi kun peno rememoras, ke iu venigis ŝin al la sociala gastejo, kiel oficiale nomiĝas la municipa noktejo en strato Kommunistiĉeskaja en Tjumeno. Post tri monatoj ŝin, kiel tre malsanan, oni sendis al la azilejo. De tiam pasis jam unu jaro — la plej feliĉa jaro por Antonino en la lastaj 20 jaroj de ŝia vivo.

Anjo

 
En la azilejo.

Antaŭ ŝi sur tiu ĉi lito kuŝis Anjo. Oni trovis ŝin rande de la vilaĝo Tjunjovo, ne tre for de Tjumeno, kie ŝi 15 jarojn loĝis en vagoneto. Komenciĝis forigado de provizoraj konstruaĵoj kaj ŝi perdis eĉ sian magran loĝejon. Post frakturo de la koksartiko Anjo ne povis iri, anhelis pro astmo. La azilejo iĝis por ŝi savejo. Unu jaron konsumis aranĝado de la dokumentoj, post kio oni sukcesis transdoni ŝin al handikapulejo en la vilaĝo Jarkovo.

Unue estis terure. “Kiam mi venis tien, mi ekdeziris foriri” rakontis Anjo al la vizitinta ŝin Galina Timofejevna. “Ĉi tie ja estas terure, ĉiuj estas rulseĝuloj, ĉiuj disbatitaj. Mi pensis ke unu monaton mi loĝos ĉi tie kaj poste petos reveni al la azilejo. Sed nun eĉ se oni ekpelos min — mi ne foriros. Kial? Ĉar mi estas la sola marŝanto ĉi tie! Mi por ili al vendejo iradas”. En la azilejo ŝi estis konsiderata kuŝanto, apenaŭ lamis laŭ koridoro sur marŝapogiloj. En la handikapulejo kompare al siaj 500 kripligitaj kamaradoj ŝi aspektas preskaŭ tute sana.

Galina Timofejevna rakontas tiun ĉi historion ĉeeste de Antonina, evidente jam ne la unuan fojon. “Vi tie estos la plej sana, vi legos librojn al ili. Ili ja estas la samaj kiel vi” admonas ŝi kun rideto. “Jes, ĉiuj estas miaj karaj. La samaj kiel mi” eĥas Antonina.

Vasilij Ivanoviĉ

 
Hanif kaj Jurij, pacientoj de la azilejo.

Sur apuda lito kuŝas la rulseĝulo Kola. Antaŭ li tiun ĉi lokon estis okupanta Vasilij Ivanoviĉ. Unue oni diris ke li havas kanceron, rakontas Galina Timofejevna, kaj planis forigi unu pulmon plenan je likvaĵo, sed post prizorgado en la azilejo li ekvigliĝis. Por ke oni faru operacion al la homo ne havanta dokumentojn, oni devis atingi estron de la sanserva departamento.

Post la operacio kuracistoj diris, ke post tio li plu vivos unu jaron, sed ĉiutage li fartis ĉiam pli malbone. “Metastazoj, tuberoj laŭ la tuta korpo, mi mortas” plendis Vasilij Ivanoviĉ. Oni forportis lin reen al hospitalo Vodnikov kaj faris tomografiaĵon: metastazoj mankis, simple la kuracistoj forgesis forigi lateksrubandon post la operacio kaj ĝi ĉirkaŭvolvis la inteston.

Sekvis plia operacio, jam ĉe la pulmo. Tiutempe Vasilij Ivanoviĉ pezis jam 45 kg, estis tre malforta kaj kuracistoj diris malkaŝe: “Li estas ne vivulo”. Antaŭ la operacio en provinca hospitalo en vilaĝo Patruŝevo li komuniis ĉe la pastro Vladimir, kiu ofte komunias gravajn malsanulojn, adiaŭis ĉiujn. Sed subite venis komisiono el Moskvo kaj unu ĉefurba kuracisto diris, ke aperis nova teknologio, ebliganta savi la pulmon. Tiel li savis al Vasilij Ivanoviĉ la vivon.

 
Forcejo ĉe la azilejo.

Post unu monato li elhospitaliĝis al la azilejo kaj kiel vera kamparano el Isecka distrikto tuj konstruis en la korto forcejon, kie li umis tutan someron. Nome ĝin montris al ni Hanif, veninta al la azilejo poste. “Sed poste Vasilij Ivanoviĉ rompis la reĝimon — drinkis bieron — kaj pro tiu rompo ni eligis lin” kun ĉiama rideto rakontas Galina Timofejevna. Ŝi diras, ke li dankis ĉiujn pro la zorgoj, nomis sin tute sana kaj foriris.

Hodiaŭ oni petis denove akcepti lin — la strata vivo ne pasis senspure, piedoj de Vasilij Ivanoviĉ funkcias ĉiam pli malbone. “Certe ni akceptos” disigis la manojn Galina Timofejevna. “Ni ja finfine restarigis por li pasporton. Ni aranĝos ĉiujn paperojn kaj sendos lin al handikapulejo”.

“Bona mi estas!”

 
Libro sur lito de Antonina.

De la antaŭa vivo de Antonina restis nur legemo. “Ŝi estas nia legemulino. “Ojstro” ŝi legas” ĉarmiĝas Galina Timofejevna. “Mi demandas: “Ĉu vi ŝatas?” Ŝi diras: “Mi jam kelkajn fojojn legis, la filmon spektis. Mankas io alia por legi”. Iuj opiniis ke ŝi ne komprenas la legitajn tekstojn, nur mekanike glitas laŭ literoj, do petis ŝin rakonti pri la legitaĵoj kaj estis mirigitaj je ŝiaj rakontoj.

“Bona mi estas!” ĝoje ekkrias Antonina. “Vi estas mia saĝulinjo! Jes, la plej saĝa!” konfirmas Galina Timofejevna. “Restas nur ekscii ĝuste, ĉu ŝi estas Antonina aŭ Antonida. Iam iu oficisto eraris kaj nun ni ne povas aranĝi pasporton por ŝi — en unu loko ŝi estas registrita tiel, en alia aliel. Ni jam delonge sendus ŝin al la handikapulejo, ŝi jam pli ol unu jaron loĝas ĉi tie”. Antonina aŭdas nian konversacion kaj tuj enmiksiĝas: “Feliĉe oni almenaŭ ne forpelas min! Dankon al la knabinoj! Mi ja ĝenas neniun, sidas kviete. Mi sidas kaj eĉ ne spiras por pli longe loĝi ĉi tie”.

Ŝi vere kondutas tre kviete. Cetere ĉu ŝi havas elekteblon? Antaŭnelonge okazis forta tondro kun vento, fenestro malfermiĝis kaj kurteno batadis ŝin kontraŭ la kapo. Antonina kuŝis senhelpe — ŝi ne povas marŝi. Ŝia samĉambrano rulseĝulo Kola ekĝojis kiam sanitarino venis por kontroli ilin: “Ĝustatempe vi venis, mia je ne povas helpi al ŝi”.

Kruco

 
Preĝoĉambro en la azilejo.

“Antoninjo, preĝu por ni, oni volas forpreni nian ejon, diras ke la paperoj estas aranĝitaj malĝuste” petas ŝin Galina Timofejevna. Ŝi jam plendis al ni pri la nemoveblaĵa departamento, sendinta plian sciigon pri burokrataj problemoj, “Sed kien min? Oni min ne demandis! Mi ja ne havas kien iri!” sincere indignas Antonina.

Ŝi akceptis bapton en la noktejo aŭ eble en la azilejo — ŝi mem ne plu memoras tion. Galina Timofejevna atentigas ke eta kruco sur ŝia brusto nigriĝis kaj Antonina tuj eksplodas: “Sed ĝi estas mia! Mi ne fordonos! Rigardu ŝin, ŝi volas ŝteli!” ekkrias ŝi kaj emociiĝas ekstreme. “Ne, Antoninjo, mi havas la mian” vane klopodas trankviligi ŝin la direktorino. “Sed la mia estas pli bona!”

Cetere la konversacio rapide revenas al ŝi mem. “Ho, se mia kapo ne funkcius… Se ĝi ne funkcius, estus pli facile. Ĉar oni ĉion komprenas, sed agoj mankas…”

La lasta floro

 
Antonina.

Jam fine de la konversacio ni ekscias ke Antonina havas la duan filon, pli junan. En la tago de la katastrofo li havis 11 jarojn. Li restis ĉe la avino kaj danke al tio saviĝis. Ŝi fordonis al li sian apartamenton en la urboparto KPD kaj ekde tiam nenion scias pri li. La ideon ekloĝi ĉe la filo ŝi tuj rifuzas: “Mi ne volas, prefe iri al handikapulejo, kun miaj egaluloj jam sidi”.

Ŝajnas ke ŝi deziras soliĝi, kaŝiĝi por ĉiuj en la mondo forgesu pri ŝia ekzistado. Aŭ nome tion ŝi plej multe timas? Miajn dubojn solvas Galina Timofejevna, rakontinta pri unusola peto de Antonina: “Promesu al mi, ke kiam mi mortos, vi metos floron sur mian tombon”.

Pasis du jaroj. Oni aranĝis por Antonina pasporton kaj sendis ŝin al handikapulejo apud la urbo Iŝimo. Plej verŝajne ŝi denove kuŝas en ĉambro kun libro enmane. Espereble ŝi fartas bone.

 
Vikinovaĵoj
Ĉi tiu artikolo estas Originala raportaĵo el Vikiĵurnalisto. Vidu la diskutpaĝon por pliaj detaloj.