Senhejmuloj en Siberio: Oleg

“Plej gravas ne malesperiĝi, ne kompati sin. Ĉio ankoraŭ estos bone!” ripetadas mezaĝulo kaj rigardas al mi heziteme ridetante. Mi ridetas responde kaj konsentas. Tio estas facile — mi ja havas la krurojn kaj li ne.

Oleg.

Dimanĉo, la 26-a de julio 2020


Gastlaboristo

Mi naskiĝis la 23-an de aŭgusto 1971 en la urbo Angreno en Taŝkenta provinco. La panjo laboris kiel kuiristino, la patro transportis karbon en ŝaĥto, poste stiris busojn. Poste la gepatroj divorcis, la panjo mortis 45-jara kaj mi kun fratino restis solaj. Mi tiam havis 17 jarojn, ŝi 22.

Mi finis la 3-an faklernejon kiel buldozisto-skrapmaŝinisto, sed mankis laboro por tiu profesio, do mi iris al la ŝaĥto kaj laboris kiel montolaboristo. Poste mi estis eksplodigisto, lernis kiel ŝoforo. Post servi en la armeo en Bekabado (Sovetunio ankoraŭ ekzistis, sed oni jam ne sendis lokajn rekrutojn ekster Uzbeka SSR) mi dungiĝis ĉe aŭtoripara uzino — la sola loko, kie ankoraŭ haveblis laboro.

Sovetunio tiam jam disfalis, komenciĝis malfacilega tempo. Salajron oni ĉie prokrastigis, ĉio iĝis pagenda kaj eblis iri nenien: ne nur la kinejoj — eĉ la parkoj estis fermitaj. Tiutempe mi jam edziĝis, en 1994 naskiĝis filo, la edzino havis ankaŭ filon de la unua edzeco, do necesis iel nutri la familion.

Mi komencis veturadi al Rusio por labori tie. En la najbara urbo Almalik malfermiĝis filio de ŝtalokonstrua firmao, ili formis brigadojn. Laboris mi plejparte en Moskvo pri muntado de ŝtalaj konstrukcioj — la scenejon de la Granda Teatro ni rekonstruis kaj multajn aliajn lokojn. Tra la tuta Rusio mi veturadis — Penzo, Niĵnij Novgorod, ie ajn.

Mankas estonteco

 
Angreno, Uzbekio. 1999.

Kvin jarojn mi tiel veturadis, laciĝis ekstreme. Nu imagu vi mem, 11 monatojn jare mi loĝis en konstruejo, en vagoneto, la familion mi tute ne vidis. Poste reveni hejmen necesas viziti ĉiujn parencojn, geamikojn, transdoni salutojn kaj sendaĵojn — kaj jam la ferio finiĝis, tempas reveni al Rusio. Unu jaron mi laboris en Kazaĥio — ni konstruis militan ekzercejon. Poste mi decidis ke jam sufiĉas por mi, necesas ŝanĝi ĉion.

La vivo en Uzbekio iĝis tute neeltenebla. Normala edukado malaperis, por ĉio necesis pagi multege dum laboro mankas. Mia panjo estis rusino, la patro dusangulo (inter liaj prauloj estis taĝikoj kaj krimeaj tataroj). Hejme ni nur ruse babilis, kaj mi ĉiam kun eŭropanoj komunikis — rusoj, ukrainoj, tataroj. Sed poste la eŭropanoj foriris, restis sole uzbekoj, kiuj dungis nur siajn parencojn. Mankis tie estonteco por mi kaj por miaj filoj. Do ni decidis migri al Rusio.

“Malsamaj karakteroj”

Mi proponis al la edzino veturi al Moskvo — tie mi havis laboron, amiko proponis loĝi senpage en lia eksterurba domo. Sed ŝi havis amikinon en Tjumeno kaj insistis veturi ĉi tien.

Unuan tempon ni loĝis ĉe ŝia amikino kaj ties edzo, poste luis domon samloke, en la cigana urboparto Naĥalovka (Arogantejo). Danke al la ŝtata programo por transloĝiĝintoj ni rapide ricevis civitanecon — nur jaro kaj duono pasis. La edzino dungiĝis en impostejo, mi laboris kiel muntisto — tubojn muntis, kloakojn ktp.

Du jarojn ni tiel vivis kaj poste divorcis. “Ni havas malsamajn karakterojn” diris la edzino. Sed jarojn kune kaj jen, malsamaj… Certe tie estis ankaŭ mia kulpo, ni ambaŭ fuŝis ĉion.

Rande de abismo

Mi tre malfacile tion eltenis. Domaĝe estis post tiom da jaroj perdi unu la alian. Mi ekdrinkis. Mi perdis laboron. Mi vagadis kvazaŭ en nebulo, komprenante nenion. Mi restis surstrate. La dokumentojn oni ŝtelis. Mi trafis diversajn rehabilitajn centrojn — “Transformiĝo”, “Nikka”, cetere ili ĉiuj estas la samaj.

Mi memoras kiel ni loĝis en domo en la urboparto Malnova Transriverejo. Tie estis ĉirkaŭ kvardek homoj. Dormis ni sur detaĝaj litoj kaj dumtage laboris — kargado, riparado de tuboj kaj kloakoj, elektraj laboroj. Ĉiutage, sen libertagoj. Monon neniu ricevis, ni laboris kontraŭ nutrado kaj lito. Tio ja estas profita komerco: oni luas apartamenton aŭ domon, enloĝigas tie senhejmulojn, ili laboras kaj nek salajroj, nek impostoj estas pagataj.

Iom post iom mi sobriĝis, restarigis la dokumentojn, denove komencis komuniki kun la edzino, kun la parencoj. Mi dungiĝis kiel akvotubisto ĉe domprizorga firmao en la urboparto Domo de Defendo. Oni donis al mi apartamenton en detruota domo. Ĉio kvazaŭ ordiĝis. Tiel pasis du jaroj.

Sed poste telefonis la filo: “Panjo iun viron venigis”. Kaj mi diris al ŝi: “Elektu: ni vivu kune aŭ disiĝu definitive”. Ŝi decidis disiĝi kaj ni definitive rompis nian rilaton.

Mi ekdrinkis denove. Denove rehabilita centro, jam en strato Popov. Denove kargado, laboro sen libertagoj. Du jarojn mi tie loĝis. Poiomete mi denove rekonsciiĝis, fortiĝis. Mi luis apartamenton, dungiĝis kiel muntisto.

Sen kruroj

 
La azilejo Bogadelnja.

Sed mi denove kolapsis. Mi ekdrinkis, perdis laboron. Foje vintre mi endormiĝis sur benko kun malsekaj piedoj. Dum mi dormis iu ŝtelis miajn sportajn ŝuojn. Kiam mi vekiĝis, la piedoj ankoraŭ estis en ordo, sed dum mi iris nudpiede laŭ neĝo hejmen, evidente mi forte frostvundiĝis. Nur apud la domo iu virino elkuris surstraten: “Kion vi faras! Ne eblas tiel!” kaj donis al mi sportŝuojn kaj ŝtrumpetojn. Ekzistas ja ankoraŭ bonkoruloj en la mondo.

Sed estis jam tro malfrue. Hejme mi ekfartis tre malbone — la piedoj ekdoloris kaj nigriĝis. Mi vokis ambulancon, oni alportis min al la hospitalo Naftisto rande de la urbo. Oni diris, ke necesas amputi la piedfingrojn. Nu, kion fari?

Oni elhospitaligis min, do mi eliris kaj ekmarŝis piede al la urbo. Kien mi iru? Nenien. Do mi restis surstrate. Tage kaj nokte mi vagadis, dormis kie eblis, drinkis. Surstrate ne eblas ne drinki. Tie ja eĉ dormi normale ne eblas — oni nur kuŝiĝas por unu aŭ du horoj sur benkon kaj necesas marŝi denove, alikaze oni frostmortos.

Mi denove min turnis al la rehabilita centro, sed ili respondis, ke la malsanulojn ili ne bezonas. Tie ja labori necesas, sed ĉu post la operacio mi estas laboranto?

Mi kompreneble klopodis iel prizorgi la piedojn, sed ili post la operacio bezonis skrupulan prizorgadon, kaj mi nur marŝadis kaj dormis ie ajn. Mi frostvundiĝis denove, jam pli grave. Tiufoje mi trafis la 2-an provincan hospitalon. Oni diris ke necesas amputi. Oni fortranĉis unu kruron, poste la duan.

Kiam venis tempo elhospitaliĝi mi diris, ke mi ne havas kien iri. Oni kontaktis la azilejon Bogadelnja kaj ĝi akceptis min. Kun mi oni alportis ankaŭ alian viron, same kun amputitaj kruroj.

Tempas labori

Ĉi tie estas bone — oni nutras, kuracas, prizorgas. Sed mi ne povas sidi neniofare. Oni proponis al mi fini komputikan kurson, sed tio estas ne por mi. Mi duonhoron komputilumas kaj jam, la kapo ekdoloras al mi. Prefere mi ion faru permane. Ŝuojn ripari, teknikaĵojn agordi, elektrikaĵojn munti — mi ja estas viro, mi ĉion povas, necesas nur lerni iom. Mi ne sentas min handikapulo.

Ĉi tie vizitadis min bubo, ankaŭ sen kruroj, li pri pojnduelo okupiĝas, invitas min en klubon en la urboparto Transriverejo. Sporto estas bonega afero. Mi junaĝe pri klasika lukto okupiĝis, sed poste Sovetunio disfalis kaj la trejnistoj forveturis. Kaj jam mankis tempo por la sporto — necesis monon gajni, la familion prizorgi. Kaj lastajn jarojn mi pasigis kvazaŭ en nebulo…

Nun mi ekzercas min dufoje tage kun halteroj, sed tio ne sufiĉas. Oni pretas akcepti min en sportoklubo en Transriverejo, sed kiel atingi ĝin? Se troveblus volontulo, kiu povus veturigi min tien…

Proksimuloj

La eksa edzino post vidi min en loka televido telefonis al mia fratino en Uzbekio — tiel restariĝis mia ligo kun la parencoj. La fratino proponis preni min reen al Angreno, sed kion mi faru tie? Ŝi jam sen tio estas superŝarĝita, prizorgante la pralizitan patron, kaj nun mi aldone. Kaj mankas io por fari tie, nun tio estas morta urbo.

La filo militservas en Simferopolo — li subskribis kontrakton post la ĝenerala militservo. Nun ankaŭ li ĉion scias.

Amikojn mi ne havas. Mi havis du proksimajn amikojn en Angreno, sed ankaŭ ili forveturis — unu en Tatario loĝas, alia en Moskvo. Lastajn jarojn ne eblis ekhavi amikojn. Nur kundrinkulojn… Mi ja estis simpla homo, fidema. Nun mi telefonas al iuj, ili tuj respondas, ke ili estas okupitaj, mankas tempo, multas aferoj…

Kaj diris al mi antaŭ 12 jaroj homo, ke se mi ekiros tiun ĉi vojon, se mi ekdrinkos, disiĝos kun la familio, do mi perdos ĉion — eĉ pri la kruroj li diris. Ĉar li mem estis sama kiel mi enmigrinto el Uzbekio, same vagadis, memstare leviĝis, dungiĝis en vendejoj por tage kaj dormis en stokejoj surplanke nokte. Li mem trapasis ĉion ĉi kaj min avertis, sed mi trafis la saman kaptilon.

Mallonga feliĉo

 
Taŝkenta provinco, Uzbekio.

Kien plu? Oni diras ke al handikapulejo, ke mankas alia vojo. Sed mi pri tio ankoraŭ ne pensas, por mi nun plej gravas novan profesion lerni, la dokumentojn restarigi, protezi la krurojn. Mi vidis viron kun bastoneto kaj neniam povus supozi, ke mankas la kruroj al li, nurajn protezojn li havas. Iuj diras, ke kun la protezoj doloregas infere, sed mi pensas ke tio estas la afero de alkutimiĝo — necesas nur adaptiĝi.

Oni aĉetis por mi librojn de Nick Vujicic — la fama oratoro el Aŭstralio, kiu naskiĝis sen la kruroj kaj la brakoj. Li naĝas, librojn verkas, oratoras, havas familion kun kvar infanoj — kiel li sukcesas pri ĉio ĉi? Tiel ja necesas vivi, pozitive. Povas esti ke ankaŭ mi familion ekhavos. Mi estas ankoraŭ juna, havas tempon por aranĝi ĉion.

Mi ja normalan vivon ne vidis, feliĉa ne estis. Nur infanaĝe kaj la unuajn du jarojn kun la edzino, kiam Sovetunio ankoraŭ ne disfalis kaj la vivo estis normala. En mia naskiĝloko ja naturo estas unika, mi tutan someron pasigis kun la panjo en montaro — ŝi estis kuiristino kaj laboris en junpioniraj tendaroj kaj mi helpis al ŝi. Ni tie oksalidon kolektadis, nuksojn, berojn. La naturo estas belega, lokoj unikaj, nur vivi tie nun estas neelteneble.

Sorto

 
Oleg.

Ĉu mi kredas je dio? Mi baptis min jam kiel plenkreskulo. Sed en mia vivo plurfoje okazis tio, kion oni ne eblas klarigi aliel ol per la dia providenco. Ĉu vi scias kiel mi kun la edzino konatiĝis? La panjo manĝejon en lernejo estris kaj proksime lerneja biblioteko troviĝis kaj ŝi amikiĝis kun ties direktoro. Mi memoras kiel mi ofte alkuris al ŝi kaj ŝi malfermis la brakojn kaj brakumis min — kaj pro tio ĉi tiom varmiĝis ĉe mia animo, tioman amon mi sentis de tiu ĉi homo. Kiam mi kun Lena konatiĝis kaj ŝi ekmontris familiajn fotojn mi tuj tiun virinon rekonis — tio estis ŝia patrino. Mi diris: “La sorto kunigis nin”.

Foje mi havis tian okazon. Mi venis al bankmaŝino por preni monon — ankoraŭ sana mi estis, sur la piedoj. Proksime haltis ĵipo. Al ĝi lamis ŝanceliĝante ebriulo kaj komencas almozpeti. Tiam aŭtopordo malfermiĝis kaj mi ekvidis, ke sur ŝofora sidilo estas viro sen la kruroj kaj kun unu brako. Li per tiu brako prenis la stirradon kaj diris: “Ĉu vi ne hontas almozpeti ĉe mi? Mi estas sen la kruroj, kun unu brako, sed mi havas aŭton, domon, familion, komercon. Kaj vi, sanulo, almozpetas ĉe mi?!” Tiu kompreneble nenion respondis, eklamis ien, kaj mi kvazaŭ puriĝis anime, tiom honte al mi iĝis.

Sur sojlo de nova vivo

Mi ĝis nun ne povas ekkredi, ke mankas la kruroj al mi. Fojfoje mi vekiĝas kaj ŝajnas ke mi stariĝos kaj ekmarŝos. Sed poste mi rekonsciiĝas kaj ĉion komprenas.

Sed mi neniun akuzas. Mi mem kulpas. Mi desperiĝis, perdis min mem. Nun mi vekiĝis kaj rigardas min: kiel mi povis perdi la krurojn? Sed kion fari, mi vivu tiel. Plej gravas ne kompati sin mem kaj ne permesi tion al aliaj. Donis dio vivi kun la kruroj, nun mi vivos sen ili. Komuniki nun necesas, trovi homojn, konstrui novan vivon.

P.S.

Oleg videble ĝuis nian babiladon, sed jam vesperiĝis kaj mi devis foriri. Poste mi planis veni denove, alporti al li rememorojn de alia rulseĝulo, sed ĉiam mankis tempo kaj poste mi simple forgesis pri tio.

Post unu jaro mi telefonis al la direktoro de la azilejo por ekscii pri lia sorto. Ŝi diris, ke Oleg fortiĝis kaj eĉ trovis koresponde handikapulinon ie en Eŭropa Rusio, pretan akcepti lin kaj loĝi kune. Li forveturis renkonte al sia nova vivo. Sed poste malnovaj problemoj revenis — Oleg ekdrinkis. Fine li lasis sian kunulinon kaj foriris neniu scias kien. La parencoj serĉis lin, sed senrezulte. Spuroj de la senkrura Oleg perdiĝis en la vastaj areoj de Rusio, kie li esperis finfine trovi sian feliĉon.

 
Vikinovaĵoj
Ĉi tiu artikolo estas Originala raportaĵo el Vikiĵurnalisto. Vidu la diskutpaĝon por pliaj detaloj.