Komenciĝas la 9-aj Mondaj Ludoj en Kalio, Kolombio: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Sahaquiel9102 (diskuto | kontribuoj)
Sahaquiel9102 (diskuto | kontribuoj)
eNeniu resumo de redakto
Linio 5:
[[Dosiero:Mondaj Ludoj Kalio 2013 - Inaŭguro 05.JPG|280px|eta|maldekstre|Dancado.]]
 
Post la delegitara parado, Betty Garcés kantis la Nacian Himnon de Kolombio dum oni hisis la flagojn de Kolombio, Kalio, La Internacia Olimpika Komitato (COI) kaj de la Internacia Asocio de la Mondaj Ludoj (IWGA) . Post la solenaĵo parolis la prezidanto de la Organiza Komitato de la Mondaj Ludoj Kalio 2013, kiu memorigis pri kial Kalio estas nomata la "Sporta Ĉefurbo de Ameriko", menciante kelkajn gravaĵojn pri la sporta historiahistorio de la urbo, inter aliaj, la okazigo de la 1-aj Naciaj Ludoj de Kolombio kaj la {{w|Tut-Amerikaj Ludoj}} de 1931. Parolis ankaŭ la prezidantoj de IWGA kaj COI, Ron Froelich kaj {{w|Jacques Rogge}}, kiuj dankis al la Kolombia Registaro kaj al la urbanaro pro la okazigo de la ludoj. Laste parolis la kolombia vicprezidanto Angelino Garzón. Dum Garzón pardonpetis pro la neĉeesto de la prezidanto mem tie, la ĉeestantaro forte fajfis malkontente.
 
Proksimume unu horon kaj duono post komenciĝi, ekis la arta dancado per spektaklo nomata «Metamorfozo». Pluraj dancistoj partoprenis la eventon cirkan kies ĉefa temo estis la fajro. La muziko estis ludata vive fare de orkestro. La stadiono ekaplaŭdis fortege kiam la orkestro ludis la kanzonon «Cali Pachanguero» verkitan de Grupo Niche, famanfama kanzononkanzono pri la urbo. Finfine spektaklo de fajr-artaĵoj lumigis la ĉielojn super la stadiono kaj la inaŭguro finiĝis.
 
== Fontoj ==