Trejnisto de Watford depostenigita pro ne scipovi la anglan: Malsamoj inter versioj
Nova paĝo kun '{{Sporto}} {{byline|dato={{Dato|{{subst:CURRENTDAY}}|{{subst:CURRENTMONTH}}|{{subst:CURRENTYEAR}}|}}|loko={{w|Watford}}, {{w|Anglio}} }} Walter Mazzarri, eksa trejnisto de {{w|S...' |
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 18:46, 12 jun. 2017
]]
Lundo, la 12-a de junio 2017
[[Kategorio:
Lundo, la 12-a de junio 2017
Walter Mazzarri, eksa trejnisto de SSC Napoli kaj Inter Milano, estis depostenigita kiel trejnisto de Watford Football Club, teamo ludanta en la Premier Ligue de Anglio. Li estis dungita pasintsomere por anstataŭi la hispanon Quique Sánchez, kaj ĝis tiam li estis trejninta kaj ludinta nur en Italio.
La laboro de Mazzarri estis sukcesa kaj atingis ke la teamo daŭre restu en la plej alta kategorio. Tamen, dekomence la teamo petis al Mazarri lerni la anglan. Pasintdecembre Mazzarri ricevis lastan admonon, sed la trejnisto alparolis la ĵurnalistojn itallingve. Lia rilato kun la futbalistoj ankaŭ estis malfacila, li devis ricevi la helpon de dulingva futbalisto por komuniki strategiojn kaj ordonojn al la cetero de la teamo. Dummatĉe li ĉiam devis esti akompanata de kuntrejnisto.
Pro la rifuzo lerni la anglan Watford decidis ne plu labori kun la itala trejnisto.
Fontoj
- (es) Miguel Moreno «Despiden a un entrenador de la Premier por no saber hablar inglés» – Besoccer, 18-05-2017
- (es) Jacob Steinberg «No longer any need for that crash course in English he was planning» – The Guardian, 17-05-2017
- (en) Simon Burnton «Walter Mazzarri the latest to fall off Watford’s curious merry-go-round» – The Guardian, 17-05-2017