Veteranoj-gejoj estas atakitaj en Ukrainio: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Kreis novan paĝon kun "{{Dato|01|10|2019|}} {{Ukrainujo}} maldekstra|eta|Emblemo de la bataliono Donbaso La {{w|28-an de septembro}} {{w|2019}} n..."
 
Audreycious (diskuto | kontribuoj)
eNeniu resumo de redakto
Linio 3:
[[Dosiero:Emblem of the Donbas Battalion.svg|maldekstra|eta|Emblemo de la bataliono Donbaso]]
 
La {{w|28-an de septembro}} {{w|2019}} nekonatoj atakis en {{w|Kievo}} ({{w|Ukrainio}}) Vasilij Davidenko, la 41-jaran veteranon de la Donbasa milito. Antaŭtage li {{w|Elŝrankiĝo|elŝrankiĝis}} kiel gejo. Kvin radikaluloj atakis la viron apud lia domo kaj batis kontraŭ la kapon kaj ungvenon, kriante: "Ĉu vi pensis ke ni ne ekscios, ke vi loĝas, gejaĉo?" Krome ili rompis korsaĵon, kiun li devas porti por subteni sian vertebron, vunditan en la milito. Li supozas, ke lian adreson povis transdoni al la homofoboj liaj kolegoj, kiuj kondamnis lian elŝrankiĝon kaj bojkotas lin ekde tiu tempo.
 
En 2014, kiam komenciĝis la milito en Donbaso, Vasilij Davidenko per socia reto {{w|VKontakte}} konatiĝis kun Arsen, juna viro el vilaĝo en Okcidenta Ukrainio. Kiam tiu rekrutiĝis en la Armitaj Fortoj de Ukrainio kaj estis sendita al Donbaso, ankaŭ Vasilij en {{w|julio 2014}} rekrutiĝis por akompani lin en tiu danĝera situacio. Ili kune militservis en la urbo {{w|Ŝĉastje (urbo)|Ŝĉastje}} ({{w|Luganska provinco}}), kies nomo tradukiĝas kiel ''Feliĉo''. En {{w|decembro 2014}} Arsen pereis apud {{w|Luhansko}} kaj Vasilij decidis aliĝi al la volontula bataliono "Donbaso" kaj aktive partoprenis la batalojn. En {{w|marto 2015}} li revenis al la urbo {{w|Ivano-Frankivsk}} por trapasi kvarmonatan kuracadon post kontuziokontuzo. Li estis oficiale agnoskita handikapulo de la 3-a grado. Liaj parencoj loĝas en {{w|Rusio}} kaj preskaŭ ne kontaktas lin, subtenante la rusian pozicion en la {{w|Politika krizo en Ukrainio (2013-2014)|konflikto}}.
 
Pri la atako kontraŭ lin informis Viktor Pilipenko, ankaŭ eksa militisto kaj GLAT-aktivulo, kiu klopodas helpi al GLAT-euloj kaj Aidos-infektitoj en la ukraina armeo. Li mem estis atakita la {{w|29-an de aŭgusto}}, kiam dum aranĝo, dediĉita al la militistoj pereintaj dum retiriĝo de la ukraina armeo el la urbo {{w|Ilovajsko}}, lin atakis li viro, kiu militservis kun li tiutempe.
 
== Fontoj ==