Norvega atleto gajnis la oran medalon ĉe la Atletika Monda Ĉampioneco en Dohao: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Darseno (diskuto | kontribuoj)
e kelkaj korektoj
Darseno (diskuto | kontribuoj)
plua korekto
Linio 6:
Warholm, kiu havas 23 jarojn, gajnis la oron kun kurtempo de 47,42 sekundoj. La arĝentan medalon gajnis Rai Benjamin de {{w|Usono}}, kiu kuris je 47,66 sekundoj. Abderrahman Samba de Kataro gajnis la bronzan medalon kun tempo de 48,03 sekundoj.
 
Warholm aldiris ''{{w|BBC|BBC Sport}}'': «Tiu ĉi estas tre malfacila kuro. Mi efektive sentis, ke mia koro ĉesus [...] Mi pensis, ‹Mi mortos, sed estostio merita›estas peninda› ». Li ankaŭ komentariis pri la estonteco: «Estas nur la komenco kaj mi estas tre bonŝanca por gajni [...] Estas meritite sed en la estonteco tiuj ĉi uloj estos pli malfacile venkotaj. Morgaŭ mi devos ellitiĝi kaj labori ankaŭ. Tio estas, kion mi ŝatas.»
 
Antaŭ tiu ĉi jaro, Warholm metis personan plej bonan tempon de 46,92 sekundoj en la 400-metra barierokurado, la dua plej rapida tempo en la rekordoj de la evento. La mondrekordo estas 46,78 sekundoj de Kevin Young. Tiu ĉi rekordo staras de 1992.