La Justica Kortumo de la Eŭropa Unio diras ke Fejsbuko devas tutmonde forigi "kontraŭleĝajn" mesaĝojn: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Darseno (diskuto | kontribuoj)
Darseno (diskuto | kontribuoj)
eNeniu resumo de redakto
Linio 17:
Laŭ la juĝo, gastiga retejo kiel Fejsbuko devas forigi la originan mesaĝon samkiel la republikigaĵojn, kaj la mesaĝojn kiuj diras esence la samon, se ĝi taksiĝas kontraŭleĝa. Steven Peers, ĉe la universitato de Essex, parolante al la {{w|BBC}}, diris: «Se fariĝas kortumordono laŭ kiu iu homo estis misfamigita, Fejsbuko devas ankaŭ serĉi la malsamajn variojn de la mesaĝo». Li ankaŭ aldonis: «Ne ekzistas kunordigita internacia juro pri disfamigado».
 
Jennifer Daska, ĉe la universitato ''American University'', kontribuantino al revuo ''Slate'', skribis: «Unu sola lando de la Eŭropa Unio (ĉi-kaze Aŭstrio) povus postuli al retprovizanto (ĉi-kaze Fejsbuko) ke ĝi forigu diskutindan mesaĝon, gvatu sian retejon por egalvaloran enhavon, kaj forigu ankaŭ tiujn mesaĝojn. La juĝo ankaŭ diras ke lando povas tion fari tutmonde, senkonsidere de kie la skribinto kaj la leganto loĝas. Tial, la kortumo montriĝis terure senscia pri la rilata teknologio, kaj ĝi ebligis ke la pliplej cenzurema lando starigu la tutmondajn regulojn pri la esprimado».
 
Fejsbuko eldonis komunikon kiu parte diris: «Tiu ĉi juĝo estigas gravajn demandojn pri la libresprimo kaj la rolo ke la retfirmaoj devus ludi en la gvatado, la interpretado kaj la forigo de esprimoj kiuj povus esti kontraŭleĝaj en iu lando.» Fejsbuko ankaŭ pretendis ke: «Ĝi subfosas la delonge akceptitan principon laŭ kiu unu lando ne rajtas trudi al alia lando siajn leĝojn pri la esprimado».