La Justica Kortumo de la Eŭropa Unio diras ke Fejsbuko devas tutmonde forigi "kontraŭleĝajn" mesaĝojn: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 4:
Jaŭdon, la {{w|3-an de oktobro}} {{w|2019}}, la {{w|Justica Kortumo de Eŭropaj Komunumoj|Justica Kortumo de la Eŭropa Unio}} — la supera kortumo pri aferoj de {{w|eŭropunia juro}} — verdiktis pri la afero «Eva Glawischnig-Piesczek kontraŭ Facebook Ireland Limited». La {{w|Luksemburgo (urbo)|luksemburga}} kortumo eldonis verdikton favore al la demandantino Eva Glawischnig-Piesczek, {{w|Aŭstrio|aŭstria}} politikistino, permesante al aŭstria kortumo postuli ke la sociamaskomunikilo {{w|Facebook|Fejsbuko}} forigu el sia retejo mesaĝon publikigitan de {{w|Irlando|irlanda}} uzanto. La verdikto enhavas asertojn kiuj povus aparte tuŝi la reguligadon de la reta enhavo ekster la eŭropaj landlimoj. Oni ne povas apelacii la juĝon.
 
En 2016, uzanto de Fejsbuko registrita elen Irlando publike konigis novaĵartikolon el la aŭstria retejo ''oe24.at'' akompane de siaj komentoj. La mesaĝo, kiu temis pri Eva Glawischnig-Piesczek, tiama prezidantino kaj proparolantino de la {{w|La Verduloj – La Verda Alternativo|Verduloj}}, estis videbla al ĉiu ajn uzanto ĉe Fejsbuko. La komentoj traktis ŝian politikan partion kiel {{w|Faŝismo|faŝista}} kaj nomis ŝin «korupta stultulino» kaj «abomeninda perfidulino».
 
Glawischnig-Piesczek procesis en Aŭstrio pri misfamigado kaj gajnis. Oni ordonis al Fejsbuko forigi la mesaĝon, kaj ĝi malvidebligis la mesaĝon nur en Aŭstrio. Tio ŝajne ne pacigis Glawischnig-Piesczek. Rezulte, la supera kortumo de Aŭstrio (''Oberster Gerichtshof'') transdonis la aferon al la eŭropa kortumo, petante klarigojn pri la eŭropunia juro.