El Libera Folio: La Ondo de Esperanto foriras: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Audreycious (diskuto | kontribuoj)
Audreycious (diskuto | kontribuoj)
+bildo
Linio 3:
----
 
[[Dosiero:La Ondo de Esperanto 2015-6.jpg|eta|maldekstra|Kovrilo de la 6a numero, 2015]]La redakcio de ''{{w|La Ondo de Esperanto}}'' anoncis pri la baldaŭa ĉeso de la magazino. Post la relative mallonga periodo de nur-elektronika ekzisto ''La Ondo'', senĉese aperanta ekde 1991, entute malaperos. En la [http://sezonoj.ru/2019/09/ondo-49/ editorialo], subskribita de la eldonanto Halina Gorecka kaj redaktoro Aleksander Korĵenkov, kiel ĉefa kaŭzo de la ĉeso estis menciita problemo kun la malboniĝanta vidkapablo de Korĵenkov. Ni ''[la aŭtoro Grigorij Arosev k. redakcio]'' ne havas kialojn malkredi tion.
 
La titolo ''La Ondo de Esperanto'' ne estis elpensita de Gorecka kaj Korĵenkov. Magazino kun tiu titolo aperadis en Moskvo inter 1909 kaj 1917, tiam ĝin eldonis la financa oficisto Aleksandr Saĥarov. La aperon de ''La Ondo'' benis mem Zamenhof. En la samaj jaroj aperadis ankaŭ la movada ĵurnalo ''Ruslanda Esperantisto'' (fakte la sama titolo estis uzita eĉ dufoje: inter 1905 kaj 1908, kaj tre mallonge en 1909). Kurioze ke ambaŭ titolojn transprenis Korĵenkov kaj Gorecka en la jaro 1991, re- kaj ekeldoninte ''La Ondon'' kaj ''Ruslandan Esperantiston''.