Usono subtenas la hongkongajn manifestaciojn per du novaj leĝoj: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Darseno (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Darseno (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 5:
La {{w|Usono|usona}} prezidanto {{w|Donald Trump}} subskribis du leĝojn, merkredon, la 27-an de novembro, subtenante la por-demokratiajn manifestaciojn en {{w|Hongkongo}}, malgraŭ la daŭranta traktado pri komerca interkonsento kun {{w|Ĉinio}} kaj la minacoj de {{w|Pekino}}. Pasintsemajne la {{w|Usona Domo de Reprezentantoj|Domo de Reprezentantoj}} kaj la {{w|Usona Senato|Senato}} adoptis ambaŭ leĝojn unuanime. La unua leĝo devigas la {{w|Usona Departmento de Ŝtato|Departmenton de Ŝtato}} ĉiujare certigi ke Ĉinio permesas sufiĉe da aŭtonomio al Hongkongo por daŭrigi ĝian favoran komercan staton. La dua leĝo malpermesas la eksportadon de larmogaso, piperemulsio, kaŭĉukaj kugloj kaj aliaj nemortigaj pafaĵoj al la hongkonga polico.
 
Ĵaŭdon, Ĉinio alvokis la usonan ambasadoron al Pekino por «forte protesti» kontraŭ la proklamo de la du usonaj leĝoj pri homaj rajtoj en Hongkongo. La ĉina vicministro pri eksteraj aferoj Le Yucheng diris al la ambasadoro Terry Brandstad ke tiu ago egalvaloras al «grava sinenmiksiĝo en la internaj aferoj de Ĉinio», priskribante la aferon «grava malobservo de la internacia juro». Li instigis {{w|Vaŝingtono|Vaŝingtonon}} sin deteni ekvalidigi la leĝojn por «eviti pluan damaĝon» al la rilatoj inter Usono kaj Ĉinio.
 
Ne tuj klaris ĉu la decido de Trump malhelpos al la intertraktado celante malstreĉi la duflankan komercan disputon. La ĉina ministerio pri eksteraj aferoj diris ke Ĉinio faros «firmajn kontraŭagojn» se Usono daŭrigos ĝian enmiksiĝon en la aferoj de Ĉinio.