Dek jarojn post tertremego en Haitio, postvivantoj ankoraŭ suferas: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Darseno (diskuto | kontribuoj)
Kreis novan paĝon kun "{{Dato|{{subst:CURRENTDAY}}|{{subst:CURRENTMONTH}}|{{subst:CURRENTYEAR}}|}} {{nordameriko}} Dosiero:Hai11 kid.jpg|eta|maldekstra|Knabo staras antaŭ portempa domo en la..."
 
Darseno (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Etikedoj: Poŝtelefona redakto Redakto de poŝaparata retejo
Linio 15:
[[Dosiero:Hai10 shack.jpg|eta|maldekstra]]
 
Viro perdinte kruron pro la tertremo diris ke li loĝas ĉi tie de preskaŭ naŭ jaroj. «Oni tute ne estimas nin, li diris. Mankas al ni bazaĵoj. Niaj domoj ruiniĝas, registaraj oficialuloj neniam vizitas nin por kontroli kiel ni vivas. Ni havas multege da problemoj.» La viro diris ke la nura bona afero kiu okazis estas ke oni lastatempe provizis ilin per elektro. La loĝantaro dankemas, sed ili havas multajn aliajn bazajn bezonojn. Li petas ke la internacia komunumo pli atente aspekturigardu tion, kio okazas al handikapitaj postvivantoj.
 
Ĉe la Taba Isa tendaro, unu virino diris ke ŝi transloĝiĝis tien post la tertremo. «Komence ili diris al ni ke ni loĝos tie tri jarojn, sed tri jaroj fariĝis 10 jaroj», ŝi diris. «Kaj ni havas nenian sekurecon, ni respondecas pri nia propra protektado kaj mi ŝatus scii ĉu ili planas iam konstrui al ni domojn». Ĉi tiu patrino de du infanoj diras ke la loĝantoj izolecas, ili ne havas aliron al malsanulejoj aŭ taŭgajn lernejojn por la infanoj.
 
En parolado okaze de la deka datreveno de la tertremo, la ŝtatestro Jovenel Moïse instigis la haitianojn unuiĝi, ekardigi la spiriton de unueco kaj homamo kiu oftis en tiu lando en 2010 post la tertremo. «Alfrontante ĉi tiujn malfacilaĵojn, ni pli bezonas ĉi tian komunecon ol iam ajn», li diris. «Tiu unueco, tiu gefrateco estis nia forto, kiu ebligis al ni ne malesperi».
 
 
== Fontoj ==