Urĝa renkontiĝo pri nova viruso disvastiĝanta el Ĉinio: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Darseno (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Etikedoj: Poŝtelefona redakto Redakto de poŝaparata retejo
Darseno (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Etikedoj: Poŝtelefona redakto Redakto de poŝaparata retejo
Linio 7:
Tiu ĉi tutmonda sanitara agentejo konsideros ĉu la disvastiĝo, kiu ekkreskis en la mezĉina urbo {{w|Vuhano}}, estu deklarata tutmonda sanitara krizo.
 
La nombro da konfirmitaj kazoj kreskis ĝis 440, inkluzive de 15 sanlaboristoj. ĜiLa viruso disvastiĝis el Vuhano al {{w|Pekino}}, {{w|Ŝanhajo}} kaj la provinco {{w|Gŭangdongo}}, samkiel {{w|Japanio}}, {{w|Sud-Koreio}}, {{w|Tajlando}}, {{w|Tajvano}} kaj {{w|Usono}}, kiu anoncis sian unuan kazon mardon, la 21-an de januaro, en la nordokcidenta ŝtato {{w|Vaŝingtonio}}. La tieaj sanoficialuloj diris ke homo reveninte de Vuhano al {{w|Seatlo}} gastas en malsanulejo pro {{w|pneumonito}}, sufiĉe bone fartante.
 
La usona prezidanto {{w|Donald Trump}} certigis al ĵurnalistoj dum gazetara konferenco en {{w|Davos}} ({{w|Svislando}}) ke la usonaj aŭtoritatoj «havas planon» por regi la novan disvastiĝon. Li laŭdis la fakulojn de la ''Centroj pri malsan-kontrolo kaj prevento'' nomante ilin «bonegaj, tre grandaj profesiuloj, kaj ni estas en tre bona stato».