La financaj merkatoj iom pliboniĝis pro monhelpo anoncita de la usona registaro: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 5:
[[Dosiero:NYSE127.jpg|eta|maldekstra]]
 
Mardon, la 17-an de marto, la {{w|Usono|usona}} prezidanto {{w|Donald Trump}} promesis monhelpon sendotan al usonanoj dum la venontaj du semajnoj por subteni la ekonomion je la sumo de unu bilionomiliardo da dolaroj. Ĉi tiu rimedo celas forigi la premon kaŭzitan de la fermo de komercejoj kaj firmaoj por batali kontraŭ la {{w|pandemio de COVID-19}}. La propono enhavos 250 miliardojn da dolaroj por malgrandaj firmaoj kaj 50 miliardojn por flugkompanioj.
 
Ĉe la {{w|Novjorka Borso}}, la indikilo {{w|Standard & Poor's|S&P}}-500 supreniris je nekutime alta marĝeno de 6 elcentoj kaj la Dow Jones pliiĝis je 5,2 elcentoj, post senprecedenca falo la antaŭan tagon, kiam la S&P-500 falis 12 elcentojn kaj la Dow Jones preskaŭ 13 elcentojn. Ekde la komenco de la krizo antaŭ unu monato, la S&P-500 perdis ĉirkaŭ 30 elcentojn kaj la Dow Jones preskaŭ 32.