Sauda Arabio kaj Rusio interkonsentis pri reduktado de naftoelminigado: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Darseno (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Darseno (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 5:
La {{w|10-an de aprilo}} {{w|Sauda Arabio}} kaj {{w|Rusio}} interkonsentis pri grava reduktado de la naftoelminigado. La antaŭa interkonsento [[Malkonsento inter Sauda Arabio kaj Rusio faligis tutmondajn financajn merkatojn|estis ĉesigita]] la {{w|9-an de marto}}, post kio ĉiuj flankoj altigis la naftoelminigadon, al kio la merkatoj reagis per drasta falo de la naftoprezoj kaj la akcioj ĝenerale. Naftorezervujoj tutmonde pleniĝis kaj post unu monato aŭ iom pli okazus kompleta kolapso de la industrio.
 
Rusio devos redukti elminigadon de nafto en 2020 je 8,4%, kio ne okazis ekde {{w|1994}}, kiam finiĝis trijara falado de la naftoelminigado, sekvinta la {{w|Dissolvo de Sovetunio|disfalon de Sovetunio}} kaj totalan kolapson de la ekonomio. Tio signifos ke la elinigadoelminigado malaltiĝos je 46,6 milionoj da tunoj, kion superas nur malaltigo je 63 milionoj da tunoj en {{w|1992}}.
 
La flankoj devis trovi interkonsenton, peritan kaj laŭditan de la {{w|usona prezidanto}} {{w|Donald Trump}}, ĉar la naftoprezoj falis ĝis 29 dolaroj por unu naftobarelo kaj foje ec malpli alte, kio lastan fojon okazis en 2003-2004, kiam unuaunu barelo da nafto Brent kostis 29-38 dolarojn. La situacion malbonigis la {{w|pandemio de COVID-19}} kaj la kaŭzita de ĝi kvaranteno kaj haltigado de la plejparto de produktejoj kaj veturiloj, pro kio postulado je nafto falis je ĝis 30%. Trump minacis al Sauda Arabio enkonduki altajn tarifojn por la importado de la sauda nafto, se la problemo de troa produktado ne estos solvita.
 
La prezofalo forte batis ĉiujn flankojn. Rusio suferas gravan ekonomian stagnadon, malbonigitan pro la menciita pandemio, sed preskaŭ tute ne havas ŝuldojn kaj posedas grandajn rezervojn en mono kaj oro. Sauda Arabio elminigas nafton malpli koste ol Rusio, sed ĝia buĝeto estas kalkulata surbaze de prognozo pri naftoprezo je 80 dolaroj. Usono elminigas ĉefe skistonafton, kies elminigado estas plej kosta kaj la nunaj prezoj apenaŭ kovras elspezojn por ĝia elminigado kaj transportado, sen reveno de la investoj.
 
Dum la lastaj kvin jaroj Usono senhalte altigadis sian naftoelminigadon, kiu kreskis sume je 3 milionoj da tunoj tage. Ankaŭ nun, malgraŭ postuloj de Rusio, ĝi ne partoprenis la interkonsenton, same kiel {{w|Brazilo}}, {{w|Kanado}} kaj {{w|Norvegio}}. Tamen Kanado, Norvegio kaj Usono jam esprimis pretecon laŭgrade malaltigi sian naftoelminigadon. 22 landoj — anoj de {{w|OPEL}} — sin devigis malkreskigi la naftoelminigadon je 10 milionoj da bareloj tage dum majo kaj junio, je pliaj 8 milionoj ĝis la jarfino, kaj je 6 milionoj ekde majo 2022. El ĉiuj anoj de la organizo nur {{w|Meksiko}} ankoraŭ ne akceptis sian kvoton.
 
La interkonsento ne koncernas naftokondensaton, do tute ne influos {{w|Gazpromo|Gazpromon}} kaj malmulte tuŝos {{w|NOVATEK}}. Preskaŭ duono de la redukto okazos koste de la naftoelminigado de {{w|Rosneft}}. Oni atendas ke la naftofirmaoj reduktos siajn investajn planojn, nuligos aŭ prokrastos plurajn projektojn, kaj rekonsideros kontraktojn kun la liverantoj.