Historia interkonsento inter Israelo kaj la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 13:
Delegacioj de Israelo kaj UAE devos renkontiĝi en la {{w|Blanka Domo (Vaŝingtono)|Blanka Domo}} ene de tri sekvaj semajnoj, diris Trump. Li esprimis esperon, ke ĉiuj islamaj nacioj en la regiono sekvos ekzemplon de UAE kaj promesis pliajn promesplenajn "surprizojn".
 
UAE esprimis certecon ke la interkonsento komplete nuligas la anekso-planon, substrekante ke nome tio estis la ĉefa motivo, kiu igis ilin subskribi ĝin. Tamen dum posta gazetara konferenco en {{w|Tel-Avivo}} Benjamin Netanyahu atentigis, ke kvankam haltigo de la aneksado en Cisjordanio estas parto de la interkonsento li "neniam rezignos je niaj rajtoj je nia tero" kaj ke lia aneksa plano plu estas "surtable".
 
{{Citaĵo|Tio ne signifas ŝanĝon de mia plano pri etendigo de nia suvereneco al {{w|Judeo}} kaj {{w|Samario (geografio)|Samario}}, en kompleta koordinado kun Usono.|Benjamin Netanyahu, ĉefministro de Israelo.}}