Serbio kaj Kosovo normaligas ekonomiajn rilatojn helpe de Usono: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Secretary Pompeo Meets with Kosovo Prime Minister Avdullah Hoti (50305041478).jpg|eta|maldekstre|{{w|Usona Sekretario de Ŝtato}} {{w|Mike Pompeo}} kun ĉefministro de Kosovo {{w|Avdullah Hoti}}. Vaŝingtono, Usono. La 4-a de septembro 2020.]]
{{Dato|04|09|2020}}
{{Eŭropo}}
 
La {{w|4-an de septembro}} en {{w|Blanka Domo (Vaŝingtono)|Blanka Domo}} ({{w|Usono}}) prezidanto de {{w|Serbio}} {{w|Aleksandar Vučić}} kaj ĉefministro de {{w|Kosovo}} {{w|Avdullah Hoti}} subskribis interkonsenton pri normaligo de la ekonomiaj rilatoj. La interkonsento estis farita kun perado de usona prezidanto {{w|Donald Trump}}. Samtempe estis subskribita la dua interkonsento, laŭ kiu Serbio devos transloki sian ambasadejon en {{w|Israelo}} al {{w|Jerusalemo}} kaj Kosovo devos establi kun Israelo diplomatiajn rilatojn.
 
Fina intertrakto daŭris du tagojn, koncentriĝinte pri kreado de novaj laborpostenoj kaj starigo de aviada, fervoja kaj ŝosea transportado inter {{w|Beogrado}} kaj {{w|Priŝtino}}. Ĝi okazis sub gvido de speciala sendito de Usono {{w|Richard Grenell}}. Oni planis subskribi la dokumentojn en junio, sed ĉio haltis, ĉar prezidanto de Kosovo {{w|Hashim Thaçi}} kaj naŭ aliaj kosovaj ribelestroj estis akuzitaj pri militkrimoj kaj krimoj kontraŭ la homaro, faritaj dum la {{w|Kosova milito}} en 1998-1999. Poste ĉeesta renkontiĝo de la ŝtatestroj estis obstakligita de vojaĝlimigoj pro la {{w|kronvirusa pandemio}}.