Serbio kaj Kosovo normaligas ekonomiajn rilatojn helpe de Usono: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 12:
Trump jam nomis la interkonsenton "vere historia atingo" kaj aldonis ke la du landoj kunlaboros "dum multaj, multaj jaroj". Li promesis viziti ilin "en ne tre malproksima estonteco". Antaŭ du semajnoj li same pompe aŭguris [[Historia interkonsento inter Israelo kaj la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj|interkonsenton pri normaligo de la rilatoj]] inter Israelo kaj {{w|Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj}} (UAE), kiu interalie havis celon ankaŭ protekti interesojn de la palestinantoj. Cetere palestinanoj mem, same kiel plejparto de aliaj islamaj ŝtatoj, kondamnis la interkonsenton kaj nomis ĝin perfido de la palestina popolo. Klopodoj de Donald Trump instigi aliajn arabajn ŝtatojn sekvi ekzemplon de UAE fiaskis.
 
Trump diris, ke Serbio malfermos komercan oficejon en Jerusalemo jam ĉi-monate kaj translokos tien ambasadejon el {{w|Tel-Avivo}} en julio 2021. Origine laŭe al rezolucioj de Unuiĝintaj NaiojNacioj ĉefurbo de Israelo devis esti Tel-Avivo, sed poste venko en la {{w|unua arabo-israela milito}} {{w|ĉefministro de Israelo}} {{w|David Ben-Gurion}} deklaris Jeruslameon kiel la sola kaj nedividebla ĉefurbo de la juda ŝtato. Administracio de Trump agnoskis Jerusalemon kiel ĉefurbon de Israelo fine de 2017 kaj en majo 2018 translokis tien ambasadejon. Ĝis nun nur Usono kaj {{w|Gvatemalo}} agnoskis Jerusalemon kiel ĉefurbon de Israelo kaj malfermis tie siajn ambasadejojn. Serbio ĝis nun ne faris tion kaj Kosovo, plejparto enloĝata de islamanoj, eĉ ne havas diplomatiajn rilatojn kun Israelo kaj ne estas agnoskita de ĝi. Ĉefministro de Israelo {{w|Benjamin Netanjahu}} dankis la serban prezidanton pro ties intenco transloki la ambasadejon kaj konfirmis ke baldaŭ Kosovo malfermos sian ambasadejon tie.
 
{{Citaĵo|Kosovo estos la unua lando kun plejparte islama loĝantaro kiu malfermos ambasadejon en Jerusalemo. Kiel mi jam diris en lastaj tagoj, cirklo de paco kaj rekono de Israelo larĝiĝas kaj atendas aldonon de pliaj landoj.|Benjamin Netanjahu, ĉefministro de Israelo.}}