Serbio kaj Kosovo normaligas ekonomiajn rilatojn helpe de Usono: Malsamoj inter versioj

tajperaro
Neniu resumo de redakto
(tajperaro)
Aleksandar Vučić substrekis ankaŭ ke en Beogrado malfermiĝos oficejo de la usona Evolua Financa Korporacio (Development Finance Corporation), kiu tamen ne aperos "ie ajn aliloke en la regiono" (do en Kosovo). Kadre de la interkonsento devos esti konstruitaj ŝoseo Beogrado — Priŝtino kaj fervojo kiu konektos Priŝtinon kaj Centran Serbion, kiu iros tra vilaĝo Merdare (Serbio) anstataŭ Norda Kosovo kiel tion origine proponis la kosova flanko. Merdare plu servos kiel ĉelima pasejo, kontrolata de ambaŭ flankoj. Oni interkonsentis ankaŭ pri reciproka agnosko de edukaj diplomoj.
 
La {{w|Usona Departemento pri Energio}} promesis al Serbio helpon pri kundivido de hidroelektraj resursoj de lago Gazovoda (albane: Ujman) ĉe la limo de Sebio kaj Kosovo. Tamen eks-ĉefministro de Kosovo {{w|Ramush Haradinaj}}, kies partio partoprenas la regantan koalicion, diris samtage ke lia partio ne subtenos la interkonsenton, se ĝi enhavos punktojn pri kunuzado de la lago. Usono promesis ankaŭ helpi al Kosovo esplori projekton de vojo, konektonta ĝin al la {{w|Adriatika maro}} kaj doni financan subtenon al etaj kaj mezaj entreprenoj de Kosovo. Krome estis promesita ivestadoinvestado en konstruado de gasenergia centralo kaj gasdistribua reto en Priŝtino kaj la lando ĝenerale. Sume temas pri investado de unu miliardo da eŭroj.
 
Donald Trump diris ke ankaŭ usonaj firmaoj povos profiti de restarigo de trafikado inter Kosovo kaj Serbio kaj Richard Grenell eĉ doni ekzemplon de tio.
49

redaktoj