Komenciĝis muntado de la Internacia Termonuklea Eksperimenta Reaktoro: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 11:
 
La muntado daŭros kvin jarojn dum kiuj oni muntos milionojn da elementoj, produktitaj tutmonde. Post kiam la konstruado finiĝos, en decembro 2025, la reaktoro povos generi la supervarman {{w|Plasmo|plasmon}} (''Unua Plasmo'') necesan por {{w|fuzio}} kaj deteneblan helpe de {{w|tokamako}}. Poste komenciĝos sekva etapo de la konstruado, kiu daŭros ĝis 2030 kaj finiĝos per plenforta generado de plasmo. Fine ITER kapablos produkti ĉirkaŭ 200 mWt da elektro, kio sufiĉos por 200 mil homoj. Oni pritaksas koston de la unua etapo de la konstruado 23,5 miliardojn da dolaroj kaj sume je 45 miliardoj.
[[Dosiero:Reagan_and_Gorbachev_hold_discussionsPresident Ronald Reagan and Soviet General Secretary Mikhail Gorbachev at the first Summit in Geneva, Switzerland.jpg|eta|dekstre|Ronald Reagan kaj Miĥail Gorbaĉov dum pintokunveno. Ĝenevo, 1985.]]
 
La projekto okazas forme de kunlaboro de {{w|Ĉinio}}, {{w|Eŭropa Unio}}, {{w|Barato}}, {{w|Japanio}}, {{w|Sud-Koreio}}, {{w|Rusio}}, {{w|Usono}} — sume ĝin partoprenas 35 landoj. Francio gastigas la projekton, Eŭropa Unio, Britio kaj {{w|Svislando}} financas 45% de la buĝeto, dum Usono, Ĉinio, Japanio, Rusio, Barato kaj Sud-Koreio kovras po 9%. Plejparto de la kontribuoj venas forme de komponantoj de la konstruata sistemo kaj rilataj servoj.