Nov-Zelando anoncas novan oficialan ferion Matariki: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Audreycious (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Audreycious (diskuto | kontribuoj)
eNeniu resumo de redakto
Linio 3:
Pasintĵaude la registaro de Nov-Zelando anoncis pri la kreado de nova oficiala ferio nomita Matariki. Matariki reprezentas la komencon de la maoria Novjaro, kiu kunokazas kun la leviĝo de la [[:w:Plejadoj|Plejadoj]], konataj en la maoria lingvo kiel Matariki.
 
La novzelanda ĉefministro Jaclinda Ardern komentariis: «Ĉi tio estos tago por agnoski la unikan, kunan identecon de nia nacinacio, kaj la gravecon de la maoria etoso [nomita ''tikanga'']. Ĝi estos tre speciala, kaj estos unika al Nov-Zelando.» Ardern aldonis, ke la nova ferio disigos la kvarmonatan periodon inter junio kaj oktobro, dum kiu mankas iu ferio.
 
La dato de la ferio Matariki ne estas fiksita, ĉar ĝi sekvas laŭ la maoria kalendaro Maramataka. Tamen, ĉefministro Ardern informas ke plejprobable ĝi ĉiam okazos aŭ je lundo aŭ je vendredo.