Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Kreis novan paĝon kun "{{bonvenon}} --~~~~"
 
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Linio 1:
{{bonvenon}} --[[Uzanto:RG72|RG72]] ([[Uzanto-Diskuto:RG72|diskuto]]) 10:07, 11 sep. 2019 (UTC)
 
== Sugestoj pri redaktado ==
 
Saluton kara! Mi havas kelkajn sugestojn rilate redaktadon de novaĵoj kaj kategorioj, kiuj eble utilos al vi:
# Kreante kategoriojn, ne forgesu aldoni intervikiojn al ili. Ekzemple kategorioj pri datoj jam haveblas en la rusa kaj aliaj vikioj, do estus bone ligi niajn kategoiojn al ili. Mi jam faris tion pri laste kreitaj.
# Se titolo de novaĵo komenciĝas per definita artikolo estus bone aldoni ordigon de la titolo sube tiel, ke ''la'' aperu fine, ne komence. Mi faris tion pri lastaj novaĵoj.
# Se vi aldonas bildon, prefere ĝi okupu la unuan, plej supran alineon, ĉar sociaj retejoj (kaj ne nur ili) dum la publikigo aldonas al la afiŝo la unuan bildon kiun ili trovas en la teksto. Se tio ne estos bildo ilustranta ĝin, ili simple prenos bildon el respektiva ŝablono, do ekzemple se tio estas ŝablono ''Sudameriko'', do aperos mapo de tiu regiono anstataŭ bildo de la perua prezidanto. Mi mem longe baraktis kontraŭ tio kaj poste unu sperta vikipediisto sugestis la solvon al mi.
# Mi pensas ke ankaŭ vikiigo estus bonvena.
# Komence de tekstoj prefere mencii ne nur semajntagon, sed ankaŭ daton, ĉar eĉ nun ne tuj kompreneblas kiam estis ''pasintvendredo'' kaj imagu legi tion post jaroj.
 
Dankegon pro via aktiva kunlaboro! Vikinovaĵoj vere bezonas vin! --[[Uzanto:RG72|RG72]] ([[Uzanto-Diskuto:RG72|diskuto]]) 04:00, 9 feb. 2021 (UTC)