Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Audreycious (diskuto | kontribuoj)
Linio 36:
Kara RG72, bonas revidi vian uzantnomon en la listo de lastaj ŝanĝoj! Mi volas demandi al vi, kio okazis pri [[Vikinovaĵoj:Administrantoj/kandidatoj|via peto pri administrantiĝo en 2019]], ĉar vi ankoraŭ ne aperas sur la listo de administrantoj (ĉi-momente estas neniu). La projekto bezonas almenaŭ unu administranton, ĉar ekaperas spamo kaj cetere estas bezonotaj kelkaj interfacaj ŝanĝoj, kiuj estas alireblaj nur por administranto. Mi estus stariginta mian propran kandidatecon, tamen mia aktiveco estis ĝis nun iom sporada, do mi ne certas, ke tio konvenus. Elkore, [[Uzanto:Audreycious|Aŭdrea]] ([[Uzanto-Diskuto:Audreycious|diskuto]]) 20:06, 8 feb. 2021 (UTC)
:Saluton kara! Jes, dum certa tempo mi koncentriĝis je aliaj aferoj kaj simple ne havis tempon por verki novaĵojn, sed hieraŭ estis feliĉa escepto, espereble ripetiĝonta. Mi ne plu kontrolis mian kandidatiĝon kaj eĉ ne certas ĉu mi ĝuste prezentis ĝin aŭ ne, ĉar mi malspertas pri tiaĵoj. Mi pretas subteni vian kandidatiĝon, nur sendu ligilon al mi, ĉar teknike mi estas troglodito)) --[[Uzanto:RG72|RG72]] ([[Uzanto-Diskuto:RG72|diskuto]]) 02:58, 9 feb. 2021 (UTC)
::Laŭ mia kompreno, oni devas peti la realigon de administrantaj rajtoj ĉe Meta-Vikio post unu aŭ du semajnoj da voĉdonado. Alie, nenio okazas, tial ke la stevardoj ĉe Meta-Vikio ne kontrolas individuajn petojn ĉe etaj vikiprojektoj.
::Dankon pro viaj kuraĝigaj vortoj! Repensante la aferon, mi sentas min iom pli memfida kandidatiĝi. Ĉu vi oponus, se mi kreus novan kandidatpeton ankaŭ por vi, denove, laŭ la logiko ke «du kapoj pli saĝas ol unu»? [[Uzanto:Audreycious|Aŭdrea]] ([[Uzanto-Diskuto:Audreycious|diskuto]]) 22:16, 9 feb. 2021 (UTC)