Amnestio Internacia: Perforto kontraŭ virinoj en sud-orienta Afriko pliiĝas pro kronvirusa trudizoliĝo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Audreycious (diskuto | kontribuoj)
komencis permanan tradukon el la portugalaj Vikinovaĵoj ... mi iom post iom plenigos ĝin
 
Audreycious (diskuto | kontribuoj)
e +
Linio 1:
{{Afriko}}{{Dato|11|02|2021|}}
Politikoj de izoliĝo altruditaj por lukti kontraŭ la kronvirusa pandemio (KOVIM-19) aliformigas certajn hejmojn kaj aliajn lokojn en sud-orienta Afriko je enklavoj de krueleco, seksperforto kaj violento por virinoj kaj knabinoj kaptitaj de mistraktantaj parencoj.
 
Mozambiko estas unu el la nacioj havanta malplej da protektoj por virinoj, kiuj estas oftaj viktimoj de perforto, aparte ĉe {{w|publika transporto}}.
 
Letero skribita de la direktoro de la organizaĵo por la defendo de homrajtoj en orienta kaj suda Afriko rimarkis: «Seksaj stereotipoj kaj antaŭjuĝoj enfosigitaj en socikulturaj normoj, kiuj supozas ke virinoj devas ĉiam submeti sin al viroj aŭ ke viro batanta sian edzinon faras tion ĉar li amas ŝin, plimalbonigas kaj grandigas la perforton kontraŭ virinoj kaj knabinoj en Madagaskaro, Mozambiko, Sud-Afriko, Zambio kaj Zimbabvo.»
 
Super la kresko de perforto, la rimedoj de enhejmigo celantaj lukti kontraŭ KOVIM-19 «ankaŭ pligrandigas la jaman strukturon de problemoj kiel malriĉeco, malegaleco, krimo, kresko de senlaboreco, kaj sistemaj misaĵoj pri krima justeco».
 
La raporto de AI konkludas ke pro la politiko de deviga enhejmigado virinoj «ne povas eskapi violentajn ampartnerojn aŭ eliri siajn domojn por serĉi protekton». Ĉi tiun situacion komplikas ankaŭ tio, ke aktivistoj kaj organizaĵoj laborantaj por la protekto kaj apogo de virinoj, ne estas konsiderataj kiel «necesaj servoj», kaj ĉi tial ne kapablas helpi.
 
== Fontoj ==