Amnestio Internacia: Perforto kontraŭ virinoj en sud-orienta Afriko pliiĝas pro kronvirusa trudizoliĝo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Audreycious (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Audreycious (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
{{Afriko}}{{Dato|11|02|2021|}}
Politikoj de trudizoliĝo celantaj lukti kontraŭ la {{w|kronvirusa pandemio}} (KOVIM-19) aliformigas certajn hejmojn kaj aliajn lokojn en sud-orienta Afriko je enklavoj de krueleco, seksperforto kaj violento por virinoj kaj knabinoj kaptitaj de mistraktantaj parencoj: Ĉi tiun denuncon faris {{w|Amnestio Internacia}} (AI), en raporto publikigita la 9-an de februaro sub la titolo: ''«Traktataj kiel meblo: La seksa perforto estas respondo al KOVIM-19 en sud-orienta [[:Kategorio:Afriko]]»''.
 
{{w|Mozambiko}}, ekzemple, estas unu el la nacioj havanta malplej da protektoj por virinoj, kiuj estas oftaj viktimoj de perforto, aparte ĉe {{w|publika transporto}}.
 
Letero skribita de la direktoro pri la homrajtoj en sud-orienta Afriko rimarkis: «Seksaj stereotipoj kaj antaŭjuĝoj enfosigitaj en socikulturaj normoj, kiuj supozas ke virinoj devas ĉiam submeti sin al viroj aŭ ke viro batanta sian edzinon faras tion ĉar li amas ŝin, plimalbonigas kaj grandigas la perforton kontraŭ virinoj kaj knabinoj en {{w|Madagaskaro}}, {{w|Mozambiko}}, {{w|Sud-Afriko}}, {{w|Zambio}} kaj {{w|Zimbabvo}}
 
AI diras ke, super la kresko de perforto, la politikoj de trudizoliĝo kontraŭ KOVIM-19 «ankaŭ pligrandigas la jaman strukturon de problemoj kiel malriĉeco, malegaleco, krimo, kresko de senlaboreco, kaj sistemaj misaĵoj pri krima justeco».
Linio 28:
[[Kategorio:Sano]]
[[Kategorio:Virinoj]]
[[Kategorio:Publikigitaj artikoloj]]