Amnestio Internacia ne plu konsideras Aleksej Navalnij malliberulo de konscienco: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Audreycious (diskuto | kontribuoj)
komencis permanan tradukon el la rusaj Vikinovaĵoj
 
Audreycious (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Alexey Navalny in 2020 (cropped).jpg|eta|maldekstre|Aleksej Navalnij fotita en la jaro 2020 ĉe marŝo memore de Boris Nemcov.]]{{Rusio}}{{Dato|25|02|2021|}}
La 23-an de februaro, la organizaĵo {{w|Amnestio Internacia}} (AI) revokis sian antaŭan decidon agnoski malliberulo de konscienco la rusian politikiston {{w|Aleksej Navalnij}}, kiu ĉi-momente estas enkarcerigita de la rusiaj aŭtoritatoj. La kialo pro ĉi tiu revoko estis komentoj eldiritaj de li en la 2000-aj jaroj, kiuj, laŭ la opinio de la organizaĵo, entenis «retorikoretorikon de malamego» (angle tiel-nomata ''hate speech''). Malgraŭ tio, AI indikis, ke ili daŭros postuli la liberigon de Navalnij.
 
La ĵurnalisto Aaron Mate unuafoje raportis ĉi tion per Tvitero, referencante la leterojn de la organizaĵo: ''Amnestio komunikas en retpoŝto, ke ĝi «ne plu povas konsideri Aleksej Navalnij malliberulo de konscienco, konsiderante tion, ke li vokis al perforto kaj diskriminacio kaj ne forĵuris de tiuj komentarioj.»''
Linio 7:
 
Post iom da tempo, ĉi tiun informon konfirmis la direktoro de AI pri amaskomunikiloj en orienta Eŭropo kaj centra Azio Aleksander Artemjev, dirante la jenon: «Jes, ni ne plu uzos, rilate al li, la vortesprimon 'malliberulo de konscienco', tial ke nia jura kaj politika departamento, studinte la parolojn de Navalnij meze de la 2000-aj jaroj, venis la la konkludo, ke ili atingis la nivelon de 'retoriko de malamego'. Malgraŭ tio, nia alvoko senhezite restas neŝanĝita, ĉar oni lin persekutas ekskluzive pro motivoj politikaj.»
 
S-ro Artemjev diris, ke al la AI-anoj «formiĝis la impreso, ke la petoj enketi la estintecajn eldirojn de Navalnij parte estis kunordigita kampanjo por misreputaciigi lin eksterlande».
 
S-ro Artemjev aldonis, ke AI fariĝis ostaĝo je sia propra etoso: «Iasence oni povas cedi, ke la decido de AI per si mem kaŭzas lezon al la organizaĵo, sed ĉi tiun lezon ni akceptas, agnoskas kaj ni faros ĉion ajn eblan por minimumigi tiun efikon, inkluzive de la efiko al nia kampanjo pri la liberigo de Aleksej Navalnij, kiun ni ne nur daŭrigas, sed ni nun sentas nin respondecaj dekobligi niajn penojn.»