Amnestio Internacia ne plu konsideras Aleksej Navalnij malliberulo de konscienco: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Audreycious (diskuto | kontribuoj)
fakte ne, pli bone ĉi tiel
Audreycious (diskuto | kontribuoj)
klarigo
Linio 4:
La ĵurnalisto Aaron Mate unuafoje raportis ĉi tion per {{w|Tvitero}}, referencante la leterojn de la organizaĵo: ''Amnestio komunikas en retpoŝto, ke ĝi «ne plu povas konsideri Aleksej Navalnij malliberulo de konscienco, konsiderante tion, ke li vokis al perforto kaj diskriminacio kaj ne forĵuris de tiuj komentarioj.»''
 
S-ro Matje poste publikigis la retpoŝtan leteron de AI, kiun li ricevis, en tuto; [https://pbs.twimg.com/media/Eu7X4rpXIAI5WS-?format=jpg&name=4096x4096 ĝi alireblas ĉi tie].
 
Post iom da tempo, ĉi tiun informon konfirmis la direktoro de AI pri amaskomunikiloj en orienta Eŭropo kaj centra Azio Aleksandr Artemjev, dirante la jenon: «Jes, ni ne plu uzos, rilate al li, la vortesprimon 'malliberulo de konscienco', tial ke nia jura kaj politika departamento, studinte la parolojn de Navalnij meze de la 2000-aj jaroj, venis al la konkludo, ke ili atingis la nivelon de 'retoriko de malamego'. Malgraŭ tio, nia alvoko senhezite restas neŝanĝita, ĉar oni lin persekutas ekskluzive pro motivoj politikaj.»