La Nacia Popola Asembleo de Ĉinujo ekregos la honkongan elektosistemon: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Audreycious (diskuto | kontribuoj)
{{defaŭltordigo}}
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:The Third Session of the 12th National People's Congress open 20150305.jpg|eta|maldekstre|La ĉambrego de la Nacia Popola Asembleo. Stokbildo fotita en 2015.]]{{Ĉinujo}}{{Dato|7|03|2021|}}
La pasintan vendredon, la 5-an de marto, la Nacia Popola Asembleo (NPA) de Ĉinujo starigis planojn, kiuj devigos ke ĉiuj politikaj kandidatoj de {{w|Honkongo}} estu detale kontrolitaj antaŭ ol ricevi permeson balotiĝi. La planoj celas certigi, ke nur «patriotoj» al la Popola Respubliko de Ĉinujo povu kandidatiĝi. Ĉi tiu evento okazas post kontraŭrespublikaj manifestacioj dum la lastaj du jaroj, rezulte de kio 47 pro-demokratiaj elektokandidatoj, aktivistoj, kaj kampajnantoj restas en prizono sub leĝoj pri nacia sekureco.
 
Ĉefministro Li Keĉiang diris ke li «rezolute kontraŭgardos kaj malkuraĝigos» eksterlandajn intervenojn dum la ĉiujara laborraporto. Li donis paroladon al ĉ. 3000 membroj de l' asembleo. En rezulto, oni faris malnetan decidon entenantan rekomendojn de Vang Ĉen, la vicĉefo de la permanenta komitato de NPA. La decido inkluzivis modifojn al la honkonga konstitucio, interalie aŭtoritatigante komitaton, kiu respondecas pri elektado de la honkonga ekzekutivestro, «rekte partopreni en la nomumado de ĉiuj membroj de la leĝdona kunsido» kaj krei «kvalifikan sistemon de aprobado por la tuta procezo».