Ĉu oficialigi «ri»? La Akademio de Esperanto decidis ne decidi: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Audreycious (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Audreycious (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 2:
Hodiaŭ, la 16-an de marto, la {{w|Akademio de Esperanto}} konstatis, ke ĝi ne pretas decidi pri la uzindeco aŭ oficiala statuso de la pronomoj «ri», «ŝli» aŭ aliaj eksterfundamentaj seksneŭtralaj pronomoj. Plue, la Akademio komunikis sian intencon ne okupiĝi pri ĉi tiu demando dum almenaŭ jardeko, se ne pli longe.
 
Ĉi tiun novaĵon la Akademio unue anoncis en mesaĝo ĉe la socia retejo {{w|Twitter}}, kaj poste ĉe sia oficiala {{w|Telegram (aplikaĵo)|Telegram}}-kanalo. Ĝi voĉdonis pri la decidon je la 15-a, je 35 voĉoj por, neniu voĉo kontraŭ, kaj unu voĉo sindetena, el la 41 nunaj Akademianoj. Plena listo de voĉdonantoj ĉi-momente ne estas havebla.
 
Tamen, kiel komentis reage [https://twitter.com/robin0van0der0v/status/1371881814088949760 Robin van der Vliet], la lakona anonco de l' Akademio ankoraŭ implicas, ke ĝi agnoskas la uzatecon de la pronomo «ri» kaj ties seksneŭtralecon. Alia komentanto aldonis, ke la decido almenaŭ implicas la nekontraŭfundamentecon de «ri».
 
La nuna stato de la pronomo «ri» inter la Esperanto-parolantaro estas ankoraŭ ne tute stabiliĝinta. Kelkaj lingvaj aŭtoritatoj, kiel Bertilo Wennergren en {{w|PMEG}}, ne plu konsideras ĝin nepre evitinda kaj {{w|Vikipedio}} lastjare post longa komunuma diskutado decidis permesi ĝian uzon en certaj artikoloj temantaj pri {{w|neduumulo}}j; tamen la pronomo ne aperas en la plej lasta eldono de la {{w|Plena Ilustrita Vortaro}}, kaj estas taksata kiel [http://rueo.ru/sercxo/ri «tre dubinda»] de la rusa-esperanta reta vortarego de Kondratjev.