Manifestacioj en Kubo: unu mortinto kaj 100 homoj malliberigitaj: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Darseno (diskuto | kontribuoj)
etaj aldonoj + Fontoj
Linio 5:
[[Dosiero:2021 Cuban protests.png|eta|maldekstre|Kubaj manifestaciantoj la 11-an de julio 2021]]
 
La kuba registaro anoncis, mardon la 13-an de julio, ke unu homo mortis pro kontraŭ-registaraj manifestacioj, dum grupoj de aktivuloj diris ke la aŭtoritatoj malliberigis pli ol 100 homojn. La registaro diris ke Diubis Laurencio Tejeda 36-jara viro mortis lundon en alfrontiĝo inter manifestaciantoj kaj policistoj en Arroyo Naranjo en la ĉirkaŭaĵo de Havano.
 
La kuba ĉefurbo havis imponan polican ĉeeston mardon, du tagojn post kiam manifestaciantoj tie kaj en aliaj landopartoj starigis la plej vastajn kontraŭ-registarajn manifestaciojn de jardekoj. La manifestaciantoj esprimis sian koleron pro mankoj de nutraĵo, altaj prezoj, malfunkciiĝo de elektroprovizado kaj la registara respondo pri la kronvirusa pandemio.
 
La kuba ŝtata komunikilo diris ke la antaŭa estro Raul Kastro renkontis dimanĉon la prezidanton Miguel Diaz-Kanel kaj la ceteran estraron de la Komunista Partio por pridiskuti la manifestaciojn. Dimanĉe la prezidanto vizitis kaj parolis kun la manifestaciantoj en la provinco Mayabeque kaj lunde kun la ministraro parolis en la televido por klarigi al la popolo pri la komplika situacio kiu ekzistas en la lando.
 
Diaz-Kanel kaj aliaj oficialuloj kulpigis kub-usonanojn aktivajn en la sociaj retoj pri tiuj tumultoj kaj la plurjardekajn sankciojn de la usona registaro. Sankcioj kaj limigoj truditaj de la antaŭa usona prezidanto Donald Trump kaj malkresko de turismo pro la pandemio pliigis la premon sur la kuba ekonomio dum la lastaj jaroj. La ŝtatestro malakceptis la agojn de tiuj, kiuj instigas provokojn malstabiligi la internan ordon de la lando. "Ni ne alvokas la homojn por alfronti la homojn, sed ni alvokas la homojn defendi sian Revolucion", diris Díaz-Canel.
 
La proparolanto de la usona ministerio pri eksteraj aferoj Ned Price diris ĉe gazetara konferenco mardon ke la manifestaciantoj "ekstarigas sin kontraŭ la aŭtoritatema regimo de Kubo". Iliajn bazajn bezonojn oni ne provizas kaj iliaj fortoj estas kompreneble elĉerpitaj", diris Price.
Linio 29:
|eldonisto = VOA
|dato = 14-07-2021
}}
{{Fonto
|lingvo = {{w|Esperanto|Esperanto}}
|aŭtoro = Maritza Gutiérrez González
|url = https://www.radiohc.cu/eo/noticias/nacionales/263587-diaz-canel-rekonas-historian-tagon-travivitan-de-la-kuba-popolo-defende-al-la-revolucio
|titolo = Díaz-Canel rekonas historian tagon travivitan de la kuba popolo defende al la Revolucio.
|eldonisto = Radio Havano-Kubo
|dato = 12-07-2021
}}
{{Fonto
|lingvo = {{w|hispana lingvo|hispane}}
|aŭtoro =
|url = http://www.cubadebate.cu/noticias/2021/07/13/ministerio-del-interior-informa-sobre-hechos-vandalicos-en-municipio-habanero/
|titolo = Ministerio del Interior informa sobre hechos vandálicos en La Güinera
|eldonisto = cubadebate
|dato = 13-07-2021
}}