Talibano okupis Kabulon kaj deklaris la finon de la milito en Afganio: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 4:
{{Azio}}
 
La {{w|15-an de aŭgusto}} trupoj de la {{w|Talibanotalibanoj}} eniris {{w|Kabulo|Kabulon}} kaj senreziste okupis la ĉefurbon de {{w|Afganio}}. Altranguloj de la islamista movado eniris la prezidentan palacon kaj deklaris ke la {{w|Milito en Afganio (2001-nuntempo)|milito en Afganio}} finiĝis. {{w|Prezidanto de Afganio|Prezidanto}} {{w|Aŝraf Ghani}} fuĝis eksterlanden.
 
== Fina venko ==
[[Dosiero:Taliban fighters during 2021 offensive.png|eta|maldekstre|Talibanoj dum la ofensivo en 2021.]]
 
La eniron de la talibanoj al Kabulo antaŭis ilia fulmrapida ofensivo, kiu komenciĝis la 6-an de aŭgusto kaj kadre de kiu ili dum okupis la ĉefurbojn de 26 {{w|provincoj de Afganio}}, plejparte sen rimarkinda rezisto. Nun ĉiuj 34 provincaj centroj estas regataj de la Talibanotalibanoj.
 
Lokanoj atestas pri paniko en la ĉefurbo kaj miloj da homoj despere provantaj eskapi al la Internacia Flughaveno Hamid Karzai. Plejparto de okcidentaj diplomatoj estis evakuitaj tien, iliaj afganaj kunlaborantaj penas aliĝi al ili timante venĝon de la talibanoj kontraŭ kunlaborintoj kun la okupaciaj fortoj. Oficialuloj de la Talibanotalibanoj asertas ke ĉiuj ĉi timoj estas senbazaj kaj ke la situacio en la ĉefurbo estas trankvila danke al specialaj trupoj, kiujn la movado deplojis tie. Ili aldonas ke "ĝenerala publiko estas feliĉa pro la alveno de la {{w|muĝahidoj}} kaj kontenta pri la sekureco". La Talibanotalibanoj promesas amnestion al ĉiuj ŝtatoficistoj, militistoj kaj aliaj kunlaborantaj de la falinta reĝimo kaj proklamas pacan karakteron de sia regado. Oni ankaŭ garantiis sekurecon al ĉiuj eksterlandanoj.
 
{{Citaĵo|Hodiaŭ estas granda tago por la afgana popolo kaj la muĝahidoj. Ili vidas la fruktojn de siaj oferoj dum 20 jaroj. Dankon al dio, la milito en la lando finiĝis. Ni atingis kion ni celis, do la liberecon de nia lando kaj la sendependecon de nia popolo. Ni ne permesos al iu ajn uzi niajn terojn por ataki iun ajn kaj ni ne deziras damaĝi la aliajn.|Mohammad Naeem, proparolanto de la Talibanotalibanoj}}
 
== Timo kaj paniko ==
Linio 20:
Dume Usono raportis pri kompleta evakuo de ĉiuj kunlaborantoj de la usona ambasadejo, kiuj nun troviĝas en la flughaveno, kies perimetron gardas usonaj militistoj. Ekstere la flughaveno estas ĉirkaŭita de talibanoj. Ĉiuj regulaj flugoj estas ĉesigitaj, okazas nur tiuj militaj. Hodiaŭ amasoj da desperaj homoj sturmis la aviadilojn, usonaj militistoj pafis ĉielen kaj almenaŭ kvin homoj pereis, eventuale pro tretado.
 
Usona veterano de la milito Matt Zeller, fondinto de la karitata organizaĵo ''No One Left Behind'' (Neniu Estas Forlasita) asertas, ke urĝan evakuadon bezonas 44 mil afganoj, kiuj kunlaboris kun Usono kaj ties aliancanoj dum la 20-jara milito. Li avertis ke alikaze ili povus esti murditaj. Li insistas ke la evakuado devas okazi ankaŭ de aliaj urboj, okupitaj de la Talibanotalibanoj.
 
{{Citaĵo|Ni devas malfermi sekuran koridoron por ke ni povu evakui niajn afganajn kaj militajn aliancanojn el Afganio, ne nur sole el Kabulo, sed de ĉiu urbo kie ili loĝas. Estas 44 000 homoj ekster Kabulo kaj en aliaj urboj. La raportoj de tie estas hororaj. Okazas publikaj ekzekutoj en {{w|Kandaharo}} sur la stadiono. Virinoj estas ordonitaj ne forlasi iliajn hejmojn en {{w|Herato}} kaj la Talibanotalibanoj venas de pordo al pordo en {{w|Mazar-i Ŝarif}} serĉante iun ajn kiu kunlaboris kun la usona armeo. Tio estas raporto kiun mi aŭdis en aliaj urboj, inkluzive en Kabulo.|Matt Zeller, usona veterano}}
 
Ekspertoj nomis ŝoka mankon de iu ajn plano por evakuado de afganoj, kunlaborintaj kun Usono kaj nun trafintaj vivminacan situacion.
Linio 29:
[[Dosiero:Flickr - The U.S. Army - Bagram rehearsal.jpg|eta|dekstre|Usonaj militistoj en helikoptero CH-47 Chinook. Bagramo, Afganio. 2009.]]
 
Pli ol 60 landoj publikigis la 15-an de aŭgusto komunan deklaron, en kiu ili alvokis la Talibanontalibanojn ebligi sekuran foriron de eksterlandanoj kaj afganoj, kiuj deziras forlasi la landon. Ili alvokis lasi malfermitaj ĉiujn flughavenojn, landlimojn kaj vojojn, kaj subteni trankvilan ordon. Usono aliĝis al la deklaro. "La afganoj kaj internaciaj civitanoj meritas vivi je sekureco kaj digno. Ni en la internacia komunumo pretas helpi al ili" tekstas la deklaro. Usono anoncis planon en du tagoj deploji surloke 6000 soldatojn, kies sola celo estos garantii sekuran evakuadon. Usonaj oficialuloj diris ke 2000 afganoj jam venis al Usono dum lastaj du semajnoj danke al specialaj usonaj vizoj kaj ke pliaj miloj da vizoj estos eldonitaj baldaŭ.
 
== Akuzoj kaj suspektoj ==
Linio 38:
{{Citaĵo|Tio estas malhonoro. Tio estas embaraso. Homoj sentas sin forlasitaj, homoj sentas sin perfiditaj. Post tiom multaj jaroj da penoj kaj tiom multaj jaroj da investoj li lasis nigre mornan markon en la historio de demokratio en Afganio. Li mem eskapis kun sia teamo kaj li ne pensis ĉe tio pri la milionoj da homoj, kiuj vivas en malriĉeco, kiuj vivas en malcerteco kaj kiujn li forlasis vivi sub la talibana reĝimo.|Mohammad Ŝafik Hamdam, eksa konsilanto de la afgana prezidanto}}
 
Aŝraf Ghani, profesoro pri antropologio, servis kiel ministro kaj dufoje (en 2014 kaj 2019) estis elektita kiel prezidanto de Afganio. Ambaŭfoje la balotoj okazis kun multnombraj leĝorompoj kaj sekvis akuzoj pri fraŭdoj. La Talibanotalibanoj ĉiam nomis lin nura usona pupo kaj rifuzis agnoski kiel laŭleĝan potencon, reprezentantan la afganan popolon. Li fuĝis el la lando sen fari publikan deklaron aŭ gazetaran konferencon, akompane de sia edzino kaj du konsilantoj. Poste li klarigis tion en Fejsbuko per sia deziro preventi sangoverŝadon. Oni diras ke li flugis al Taĝikio, de kie laŭ diversaj informoj direktiĝis al Omano, Uzbekio aŭ alia lando. Taĝikio kaj Uzbekio oficiale refutis tiujn asertojn.
 
== Malvenko de Usono ==
Linio 50:
[[Dosiero:P20210708AS-0744 (51360857092).jpg|eta|maldekstre|Joe Biden dum gazetara konferenco pri Afganio. La 8-a de julio 2021.]]
 
Analizistoj kaj ĵurnalistoj memorigas ankaŭ ke la 8-an de julio usona prezidanto {{w|Joe Biden}} dum gazetara konferenco plurfoje esprimis certecon, ke la Talibanotalibanoj ne povos preni la potencon kaj venki la afganan armeon, kiu estas bone trejnita kaj ekipita. "Ĉar la afgana armeo havas 300 mil bone ekipitajn soldatojn, same bone ekipitajn kiel iu ajn armeo en la mondo, kaj la aerarmeon — kontraŭ proksimume 75 mil talibanoj" diris la prezidanto. Li ankaŭ promesis ke ne okazos evakuado de la usona personaro per helikopteroj simila al tiu en Sajgono kaj rifuzis iujn ajn paralelojn kun la falo de Sajgono.
 
{{Citaĵo|Tiam la malamiko per kompletaj brigadoj rompiĝis tra pordego de nia ambasadejo. Ses brigadoj, se mi ĝuste memoras. La Talibanotalibanoj ne estas la nordvjetnama armeo. Ĝi eĉ proksimume ne havas tiajn eblecojn. Vi ne vidos kiel oni deprenas homojn de sur tegmento de la usona ambasadejo en Afganio. Tio estas nekompareblaj situacioj.|Joe Biden, prezidanto de Usono}}
[[Dosiero:Embed training with ANA, ANP and Afghan media (4523062962).jpg|eta|dekstre|Usona komandestro Dave Kaylor instruas afganan soldaton. 2010.]]
 
Linio 60:
[[Dosiero:Atta Muhammad Nur of Afghanistan in August 2010-cropped.jpg|eta|maldekstre|Atta Muhammad Nur.]]
 
La Ministerio pri eksteraj aferoj de Rusio diris ke ĝi ne planas evakui kunlaborantojn de la rusia ambasadejo en Kabulo, ĉar la situacio estas streĉa, sed sekura kaj la Talibano promesis al ili sekurecon. Ĝi diris ankaŭ ke Rusio havas bonajn rilatojn same kun la afgana registaro kaj la Talibanotalibanoj, sed ankoraŭ ne planas agnoski la lastan kiel laŭleĝan potencon en la lando, preferante atendi kreiĝon de la transira registaro kaj vidi realajn ĝiajn paŝojn. {{w|Prezidanto de Rusio}} {{w|Vladimir Putin}} urĝe telefonis al prezidanto de {{w|Uzbekio}} {{w|Ŝavkat Mirzijojev}} por priparoli la situacion. Antaŭe rusiaj militestroj vizitis landojn, kiuj limas kun Afganio — Taĝikion, Uzbekion, Kirgizion kaj Ĉinion. Okazis komunaj militekzercoj de rusia kaj ĉina armeoj en montaro de Okcidenta Ĉinio, dum kiuj oni imitis batalojn kontraŭ gerilanoj en cirkonstancoj similaj al tiuj de Afganio. Rusio voĉdonis en la Unuiĝintaj Nacioj por komenco de la operaco en Afganio en 2001 kaj dum 20 jaroj helpis al la usona armeo, permesinte transporti militajn kargojn al Afganio tra sia teritorio. Irano, Pakistano kaj kelkaj aliaj landoj, kiuj ne partoprenis la invadon, ankaŭ ne evakuis siajn ambasadejojn. Ĉinio deklaris ke ĝi pretos kunlabori kun kreota afgana registaro.
 
Speciale maltrankviliga situacio formiĝis ĉe nordaj limoj de Afganio, kie loĝas precipe {{w|taĝikoj}} kaj {{w|uzbekoj}}, kiuj timas ripetiĝon de reprezalioj fare de la Talibanotalibanoj, kiu tradicie konsistis el {{w|paŝtunoj}}. Post la foriro de la sovetia armeo en 1989, en tiu regiono longan tempon daŭris rezisto al la Talibanotalibanoj, kiun gvidis la konsistanta el lokaj uzbekoj kaj taĝikoj {{w|Nord-alianco|Norda Alianco}} kaj subtenis Rusio. Nun talibanoj ekregis ĉiujn landlimojn, do helpo de ekstere maleblas kaj lokanoj devos rekte intertrakti kun talibanoj.
 
Post la falo de Mazar-i Ŝarif ({{w|provinco Balĥo|provinco Balĥo}}) lokaj militestroj taĝiko Atta Muhammad Nur kaj uzbeko marŝalo Abduraŝid Dustum fuĝis al Uzbekio kaj nun troviĝas en la urbo {{w|Termezo}}, intertraktante pri ebleco transloki al Uzbekio siajn 500 batalantojn, kiuj troviĝas apud la landlimo. Ili jam transiris la ponton Dusti inter la afgana urbo Hajratano kaj Termezo. La fuĝo okazis post kiam komandestro de la 209-a afgana armeo Zabihulla Mumand ordonis retiriĝon dum batalo ĉe Mazar-i Ŝarif kaj ĝia falo iĝis neevitebla. Atta Muhammad Nur publike alparolis la loĝantojn de la provinco Balĥo, dirinte ke okazis granda komploto sekve de kiu la trupoj kaj ŝtataj institucioj estis perfide transdonitaj al la Talibanotalibanoj. Li ankaŭ diris ke la komplotantoj strebis kapti lin kaj la marŝalon, sed malsukcesis. Li asertas ke ĉiuj altranguloj de la provinco fuĝis kune kun ili.
 
{{Citaĵo|Bedaŭrinde malgraŭ nia rezisto la tuta registara kaj armea armilaro estis transdonita al la talibanoj rezulte de organizita kaj malkuraĝa komploto. Ili aranĝis la komploton por kapti marŝalon Dustum kaj ankaŭ min, sed ili malsukcesis tion fari.|Atta Muhammad Nur, afgana militestro}}
Linio 73:
[[Dosiero:Secretary of Defense Lloyd J. Austin III speaks with the President of Afghanistan Ashraf Ghani and Chairman of the High Council for National Reconciliation Dr. Abdullah Abdullah 51269697227.jpg|eta|dekstre|Usona sekretario pri defendo Lloyd J. Austin III interparolas kun afgana prezidanto Aŝraf Ghani kaj prezidanto de la Supera konsilio pri Nacia Interpaciĝo Abdullah Abdullah. Pentagono, Usono. La 25-a de junio 2021.]]
 
Iuj fontoj asertas ke estro de la nova registaro povas iĝi eksa ministro de internaj aferoj kaj ambasadoro de Afganio en Germanio, Ali Aĥmad Ĝalali, kiu estas civitano de Usono. Eksa prezidanto {{w|Hamid Karzai}} deklaris ke li restas en Kabulo kaj kune kun Abdullah Abdullah, gvidanto de la Supera Konsilio pri Nacia Interpaciĝo kaj prezidanto de la Islama partio de Afganio Gulbuddin Hekmatjar, formis la konsilion, kies celo estas "malebligi ĥaoson, suferojn de la popolo kaj regi pacan transiton de la potenco". La triopo flugis al {{w|Doho}} ({{w|Kataro}}) por rekte intertrakti kun la estraro de Talibanola talibanoj, kiu rezidas tie. Talibanoj tamen jam anoncis sian intencon formi propran registaron, sen iu ajn koalicio kaj proklami restarigon de la Islama Emirlando Afganio, kreita de ili en 1996 kaj neniigita de la okcidenta koalicio en 2001.
 
== Militrezultoj ==
Linio 198:
[[Kategorio:Ekstera politiko de Usono]]
[[Kategorio: Aŭstralio]]
[[Kategorio:TalibanoTalibanoj]]
[[Kategorio:Armitaj Fortoj de Usono]]
[[Kategorio:Internacia Flughaveno Hamid Karzai]]