Kalifornio postulas genran neŭtralecon en infanvendejoj: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kreis novan paĝon kun "{{Dato|{{subst:CURRENTDAY}}|{{subst:CURRENTMONTH}}|{{subst:CURRENTYEAR}}|}} {{Usono}} Je sabato, Guberniestro Gavin Newson de la usona subŝtato de Kalifornio subkribis leĝon, ke postulos, ke grandaj podetalistoj kun 500 aŭ pli da dungitoj tra la ŝubstato konservos seksneŭtralan areos for infanprizorgaj produktoj kaj ludiloj. La leĝo ekvalidos en 2024. La leĝpropono, Asembleo-Leĝpropono 1084, diras, ke "podetala ĉivenejo, kiu vendas infanprizorgajn objekto..."
Etikedo: redakto de fonto je 2017
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 00:14, 11 okt. 2021

Lundo, la 11-a de oktobro 2021


Je sabato, Guberniestro Gavin Newson de la usona subŝtato de Kalifornio subkribis leĝon, ke postulos, ke grandaj podetalistoj kun 500 aŭ pli da dungitoj tra la ŝubstato konservos seksneŭtralan areos for infanprizorgaj produktoj kaj ludiloj. La leĝo ekvalidos en 2024.

La leĝpropono, Asembleo-Leĝpropono 1084, diras, ke "podetala ĉivenejo, kiu vendas infanprizorgajn objektojn aŭ ludilojn, devas konservi seksneŭtralan sekcion aŭ areon" senrespekte al ĉu "ili tradicie estas merkatumitaj al knabinoj aŭ knaboj."

Podetalistoj, kiuj ne observos tiŭn ĉi leĝon, devus pagi civila puno de 250 usonaj dolaroj por la unua malobservo kaj 500 dolaroj por postaj malobservoj. La kortumo ankaŭ povus ordoni, ke la malobservanto pagos la kortumajn kostojn kaj pagojn de la advokato.

La du ĉambroj de la Kalifornia Leĝfarejo aprobis tiŭn ĉi leĝproponon lastan monaton kaj sendis la proponon al la oficio de la guberniestro por lia aprobo.

Asembleanoj Evan Low kaj Chistina Garcia, ambaŭ membroj de la Demokrata Partio, enkondukis la leĝproponon en la Kalifornia Asembleo, la malsupra, ĉambro de la subŝtata parlamento.

Low diris pri la leĝo, "Parto de ĝi estas certigi, ĉu vi estas juna knabino, ke vi povas trovi polican aŭton, fajrobrigadan estingkamionon, periodan tabelon aŭ dinosaŭron. Kaj tiam simile, se vi estas knabo, se vi estas pli arta kaj volas ludi kun brilegaĵo, kial ne? Kial vi devas senti la stigmaton de, "Ho, ĉi tio devas esti hontigita", kaj iri al alia loko?"

Iuj konservativaj grupoj kaj membroj de la Respublikana Partio kontraŭstaris la leĝproponon. Respublikana subŝtata Senatano Melissa Melendez, kiu voĉdonis kontraŭ la leĝpropono, diris, "Mi ne pensas, ke gepatroj bezonas, ke la registaro intervenu kaj diru al ili, kiel ili devas aĉeti por siajn infanojn".


Fontoj