Eŭropa Unio aldonis Argentinon, Kolombion kaj Peruon al sia listo de landoj sen vojaĝlimigoj: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Etikedo: redakto de fonto je 2017
Neniu resumo de redakto
Etikedo: redakto de fonto je 2017
Linio 4:
Je vendredo, la 29-an de oktobro, la Konsilio de la Eŭropa Unio aldonis Argentinon, Kolombion, Peruon kaj Namibion al sia listo de sekuraj landoj epidemiologie, kio signifas, ke civitanoj povas vojaĝi al EU pro plezuro kaj ne nur pro strikte esencaj kialoj.
 
Malgraŭ la anonco, la EU-aj membro-ŝtatoj eblas forpreni provizoran limigon por vojaĝi eĉ por vojaĝantoj, kiuj estas tute vakcinitaj el nesekuraj landoj epidemiologie. La listo de sekuraj landoj estas reviziita ĉiujn du semajnojn kaj inkluzivas: Argentinon, Aŭstralion, Barejnon, Kanadon, Ĉilion, Kolombion, Jordanion, Kuvajton, Namibion, Nov-Zelandon, Peruon, Kataro, Ruandon, Saud-Arabion, Singapuron, Sud-Koreion, Ukrainujon, Unuiĝintajn Arabajn Emirlandojn, Urugvajon kaj ĈinionĈinujon, sed laŭ komunikaĵo el Konsilio, la ĉi-lasta dependas je konfirmo de reciprokeco.
 
La Konsilio rekomendis, ke la vojaĝaj limigoj ankaŭ estu iom post iom forigitaj por la ĉinaj specialaj administraj regionoj de Honkongo kaj Makao, same kiel por Tajvano. Parto de tiu ĉi rekomendaĵo inkluzivas rilataj landoj de la eŭropa Schengen-areo de libera movado nome Islando, Liĥtenŝtejno, Norvegujo kaj Svislando. Por la civitanoj de la listaj landoj, ĉiu membro-ŝtato decidos ĉu trudi aŭ ne kvarantenon al vojaĝantoj post ilia alveno en la teritorio de la membro-ŝtato.