Vojaĝo al Armenio: Armenoj kaj la mondo (III): Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 43:
 
== Ni kaj ili ==
[[Dosiero:Monaĥejo Sevanavank 05.jpg|eta|maldekstre|{{w|Monaĥejo Sevanavank}}, Armenio. Novembro 2021.]]
 
Sin mem armenoj konsideras antikva popolo kun riĉa kulturo kaj glora pasinteco. Ĉiupaŝe renkonteblas monumentoj (novaj kaj malnovaj), memortabuloj, muzeoj. En paroloj kaj tekstoj oni ĉiam akcentas ke la armenoj havas historion, kies radikoj devenas de la biblia tempo kaj kulturo evoluis dum jarmiloj. Grandparte tion konfirmas artefaktoj de ege foraj epokoj, kiuj videblas en nombro neimagebla kaj estas kvazaŭ parto de ĉiutaga vivo. Des pli forta estas kontrasto kun la nuntempa Armenio — landeto, ĉirkaŭita de montoj kaj malamikoj, sen aliro al maro, kun loĝantaro eta kaj plejparte ne tre edukita. Armenoj fieras pri siaj ruinoj, sed ne hezitas ĵeti rubaĵojn apud antikvaj monaĥejoj kaj oni povas renkonti plastan sitelon kun ŝvabrilo tuj apud mezepoka altaro.
Linio 50:
 
Turkoj estas konsiderataj eternaj malamikoj — ion similan oni povis trovi en rilato de germanoj al francoj en la dua duono de la 19-a jarcento. Laŭ armenoj, turkoj kulpas pro {{w|Armena genocido|ekstremado de la armenoj}} kaj ilia kultura heredaĵo, pri subteno de Azerbajĝano kaj daŭra ekspansio kontraŭ la kristana mondo en tiu ĉi parto de {{w|Eŭrazio}}, kies avangardo estas Armenio. Bedaŭrinde la aliaj membroj de tiu ĉi mondo ne komprenas valoron kaj kuraĝon de Armenio, solece kontraŭstaranta al tiu ofensivo, sed esperebele ili komprenos tion baldaŭ kaj aprezos armenajn oferojn kaj heroaĵojn.
[[Dosiero:Monumento al Vardan Mamikonjan (Gjumri) 03.jpg|eta|dekstre|Monumento al {{w|Vardan Mamikonjan}}. Gjumri, Armenio. Decembro 2021.]]
 
La ĉefa aprezonto estas Rusio, kiu, kiel kredas armenoj, estas la ĉefa celo de la turka invado kaj devas ĉiam defendi Armenion, sed ne faras tion kaj foje cedas al la malicaj turkoj — kiel tio okazis en 1920 kaj dum la lasta milito. Kiam mi mencias ke ekde la 18-a jarcento la {{w|Rusia imperio}} strebis detrui la {{w|Otomana imperio|Otomanan imperion}}, sed ĉiam alfrontis reziston de britoj kaj francoj, armenoj sentas sin iom embarasitaj — ja Britio kaj Francio ankaŭ estas konsiderataj amikoj de Armenio kaj eĉ pli fidelaj ol Rusio, ĉar ili neniam perfidis ĝin. Tiu fakto ke ili ankaŭ neniam helpis al Armenio kaj eĉ dum la lasta milito sin limigis je nuraj deklaroj kaj alvokoj al paco, estas akceptata kun ioma miro (ili ne pensis pri tio) kaj esprimoj de espero, ke eble tiukaze Armenion defendos Usono.
Linio 80:
[[Kategorio:Politiko de Azerbajĝano]]
[[Kategorio:Politiko de Turkujo]]
[[Kategorio:Politiko de Rusujo]]