Vojaĝo al Armenio: Armenoj kaj la mondo (III): Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 17:
 
Dufoje mi ĉeestis manifestaciojn — la 23-an kaj 26-an de novembro. Ili okazis vespere, homoj marŝis laŭ stratoj kaj fine haltis sur {{w|Placo de la Respubliko (Erevano)|placo de Respubliko}} kie sekvis paroladoj de opoziciaj gvidantoj. Temis pri centoj da homoj, plejparte viroj, kaj dekoj da policanoj, kiuj strikte ĉirkaŭis kaj akompanis ilin. Ĉio okazis trankvile kaj laŭorde, kvazaŭ plurfoje ripetita rito, kies partoprenantoj bone konas la regulojn.
[[Dosiero:Manifestacio en Erevano la 26-an de novembro 2021 (01) 02.jpg|eta|dekstre|Manifestacio en Erevano. La 26-a de novembro 2021.]]
 
Dum marŝado ili svingis armenajn flagojn kaj foje skandis ion armene. Poste grupo da viroj stariĝis sur aŭtomobila platformo kaj komencis paroli unu post alia, ankaŭ armene. La ĉeestantoj aŭskultis, foje esprimante sian subtenon per krioj. Policanoj trankvile observis. Mi vidis neniujn incidentojn kaj mia edzino vidis nur unu: viro proksimiĝis al policanoj kaj komenciis ion kolere krii al iliaj vizaĝoj kaj svingi la manojn. Oni rapide detenis lin, metis en aŭton kaj forveturigis.